Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Szidor Bátor [sidor bAtor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bátor Szidor estis hungara komponisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Breisach [brejzaĥ].
Szidor Bátor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Breisach Szidor |
Naskiĝo | la 23-an de februaro 1860 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 2-an de decembro 1929 en Terézváros |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 2-43-17 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto |
Szidor Bátor [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1860 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 2-an de decembro 1929 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Szidor Bátor devenis el juda familio. Li lernis violonadon kaj pianadon en la konservatorio, poste li ekstudis en 1877 en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio kaj samtempe en Reĝa Teknikuniversitato József. Lia ĉefinstruisto en la akademio estis Robert Volkmann. Li elektis la muzikistan profesion kaj ne la inĝenieran. En 1897 li fondis muzikan societon de poŝtistoj kaj telegrafistoj. La societo establis muziklernejon, kies unua lernejestro estis Bátor.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.