Sava estas la plej longa rivero en Kroatio kaj Slovenio. Ĝi nomiĝas serbe, kroate, slovene Sava, germane Save, hungare Száva, latine Savus. Ĝi havas la akvokolektan areon de ĉ. 95.700 km².
Sava | |
---|---|
Sava ĉe Slavonski Brod kun rigardo al la limponto al Bosnio | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio |
Rivera reto | Danubo |
Longeco | 945 km |
Akvokolekta areo | 95 419 km² |
Fluo | |
Deveno | kunfluo de Sava Bohinjka kaj Sava Dolinka apud Radovljica |
- Koordinatoj | 46° 20′ 39″ N, 14° 9′ 19″ O (mapo)46.34411514.15526 |
Enfluejo | en Belgrado |
- Koordinatoj | 44° 49′ 54″ N, 20° 26′ 59″ O (mapo)44.83166666666720.449722222222 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Ljubljana, Zagrebo, Belgrado |
Trairataj mezgrandaj urboj | Kranj, Sisak, Slavonski Brod, Brčko, Sremska Mitrovica, Šabac |
Navigebla | de Sisak en Kroatio |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Sora, Ljubljanica, Krka, Kupa, Una, Vrbas, Ukrina, Bosna, Tolisa, Tinja, Drina, Kolubara |
- Maldekstraj | Savinja, Sotla, Lonja-Trebež, Veliki Strug, Orljava, Bosut, Jarcina |
Riversistemo de Sava | |
Ĝi fontas en Slovenio, fakte konsistanta el du riveroj ĉe komenco. Ili nomiĝas Sava Dolinka, kiu fluas tra valo (slovene dolina) kaj Sava Bohinjka. Sava Bohinjka fontas apud Lago de Bohinj kiel akvofalo Savica, kie ĝi estas monta rivereto, malvarma kaj trinkebla. Sava Bohinjka trafluas Lagon de Bohinj. La urbo kie ili du kunfandiĝas estas Radovljica. Sava pasas tra Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Serbio. Post 940 kilometroj ĉe Belgrado ĝi alfluas la riveron Danubo.
Ĝi apartenas al alfluo de Nigra maro.
Ĝi estas ŝipveturebla ekde la kroata urbo Sisak, kie alfluas ĝin la rivero Kupa.
Gravaj alfluantoj: Ljubljanica, Krka, Kupa, Una, Vrbas, Bosna, Drina, Bosut, Kolubara.
Gravaj apudaj urboj: Kranj, Ljubljana, Sevnica, Krško, Brežice, Zagrebo, Sisak, Slavonski Brod, Županja, Bosanski Šamac, Brčko, Šabac kaj Belgrado.
Akvonivelaj indikiloj: Jasenovac, Slavonski Brod, Šabac.
- Beogrado: Savo (de maldekstre) fluas en Danubon
- Akvofalo ĉe la fonto de la rivero
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.