provinco de Indonezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Suda Sulaveso (indonezie Sulawesi Selatan, enlande foje mallongigata "Sulsel") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 46 717 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Suda Sulaveso havis 8 034 776 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 151 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 3 urboj, 26 distriktoj, 301 subdistriktoj kaj 2 874 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Makassar. Aliaj gravaj urboj estas Palopo kaj Parepare.
La teritorio situas plejparte en la malprofunda, marĉa sudokcidenta parto de la insulo, kiu estas trafluata de grandaj riveroj. La provinco estas unu el la malplej evoluigitaj en Indonezio. La ekonomio estas ĉefe agrikultura. En 2004 la provinco estis dividata kaj la nordokcidenta parto iĝis sendependa provinco de la nomo okcidenta Sulaveso - la ĉi tie indikataj datumoj kompreneble rilatas al la nuna stato, do al la situacio post la provinca dividiĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.