konstelacio en suda ĉiela hemisfero From Wikipedia, the free encyclopedia
La Suda Fiŝo (latine Piscis Austrinus aŭ Piscis Australis) estas unu el la 88 konstelacioj de la tera ĉielo, laŭ la oficiala divido de la Internacia Astronomia Unio. Ĝi videblas el la suda duonsfero; ĝia nomo kontrastas kun tio de la pli granda konstelacio Fiŝoj.
Suda Fiŝo | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Piscis Austrinus (genitiva Piscis Austrini) |
Mallongigo | PsA |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Kaprikorno • Mikroskopo • Gruo • Skulptisto • Akvisto | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 21h 20m 0s ... 23h 0m 0s |
Deklinacio | -37° 0' 0" ... -25° 30' 0" |
Areo | 245 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 60 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 1 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 1,16 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 65° |
Latitudoj de plena videbleco | -90° ... 53° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Oktobro |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | Johann Bayer (Uranometria, 1603) |
La Suda Fiŝo estis unu el la 48 konstelacioj, kiujn jam listigis la astronomo Ptolomeo dum la 2-a jarcento; tamen, ankaŭ la steloj de la nuntempa konstelacio Gruo tradicie apartenis al la Suda Fiŝo. Nur en 1597 (aŭ 1598) la astronomo Petrus Plancius kreis tiun novan konstelacion, disbranĉante parton el la tiama Suda Fiŝo.
En la helena mitologio, la konstelacio estis konata kiel la Granda Fiŝo, kaj estis ofte desegnita kiel fiŝego kiu englutas la akvon elverŝitan el la Akvisto. La du fiŝoj, kiuj konsistigas la konstelacion Fiŝoj, estis konsiderataj idoj de la Suda Fiŝo.
Laŭ la egipta mitologio, la Suda Fiŝo savis la egiptan diinon Isido, kiu dankeme metis ĝin kaj ĝian idaron en la ĉielon.
La nura stelo pli brila ol la kvara magnitudo estas Fomalhaŭto (α Piscis Austrini), kiu tradicie reprezentas la buŝon de la fiŝo.
Ĝia kunulo, Fomalhaŭto b, estis la unua ekstersunsistema planedo iam ajn eltrovita per rekta observado, danke al la kosmoteleskopo Hubble.
La nura alia stelo en la konstelacio kiu posedas propran nomon estas β Piscis Austrini, kiu ĉinlingve nomiĝas Tien Kang. Temas fakte pri duopa stelo, kiu konsistas el du preskaŭ samgrandaj steloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.