Acipensero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Acipensero (latine Acipenser) aŭ sturgo estas genro de fiŝoj el la ordo acipenseroformaj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Acipenser oxyrinchus oxyrinchus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ekzistas ĉirkaŭ 20 diversaj specioj de acipenseroj. Ili plejparte vivas en maro, sed ankaŭ ennaĝadas en riverojn de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Parto el ili ennaĝadas en riverojn dum printempo por meti frajon, la aliaj faras ĉi tion por nekonata celo. Iuj specoj de acipenseroj ĉiam loĝas en nesala akvo.
Acipenseroj povas vivi dum 100 jaroj kaj havi longon ĝis 3,5 metroj.
Specioj
- Acipenser dabryanus, Jangzia acipensero
- Acipenser gueldenstaedtii, Rusa acipensero
- Acipenser ruthenus, Sterledo
- Acipenser sinensis, Ĉina acipensero
Manĝado
Acipensero estas alte taksata kiel delikataĵo. En Siberio (Rusio) oni preparas el ĝi fiŝrabotaĵon.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.