Stefania Wilczyńska
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stefania Wilczyńska (naskiĝis la 26-an de majo 1886 en Varsovio, mortis la 6-an de aŭgusto 1942 en Treblinka) – edukistino kaj pedagogo, proksima kunlaborantino de Janusz Korczak.
Stefania Wilczyńska | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stefania Wilczyńska | |||||
Naskiĝo | 26-an de majo 1886 en Varsovio | ||||
Morto | 6-an de aŭgusto 1942 (56-jaraĝa) en Treblinka | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lieĝo Universitato de Ĝenevo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | instruisto verkisto pedagogo vd | ||||
Laborkampo | Pedagogo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskita kiel filino de Julian (Izaak) Wilczyński (m. 1911) kaj Salomea el domo Walfisz (m. 1929). Edukita en pola familio juddevena, finis privatan lernejon ĉe Jadwiga Sikorska en Varsovio, poste ekstudis kaj finis studojn pri naturscienco en Universitato de Lieĝo en Belgio. Post reveno al Varsovio eklaboris – komence volontule – en neglektita azilo por judaj orfoj. Kiel bonega organizantino ŝi perfektigis la azilon kaj estis nomumita ĝia gvidantino. Tie ekkonis Korczak kaj ligis kun li kunlaboron, kiu – kun interompoj – daŭris ĝis tragika murdo de ambaŭ en Treblinka.
Kune kun Korczak fondis kaj gvidis Domon de Orfoj por judaj infanoj en Varsovio (1912-1942) ĉe la str. Krochmalna 92 (translokita al geto ĉe la str. Chłodna 33, kaj poste al str. Sienna 16 – Śliska 9), kie ili aplikis novecajn pedagogiajn metodojn. Ŝi gvidis la domon dum foresto de Korczak dum la unua mondmilito kaj dum lia vojaĝo al Palestino en la jaroj 1934 kaj 1936. Ŝi mem ankaŭ estis en Palestino, vizitis kibucon Ein Harod (Norda distrikto de Israelo), planis forveturi al Proksima Oriento.
Sur tombo de ŝiaj gepatroj en ĉefa aleo de la hebrea tombejo de Varsovio (segmento 64, vico 1) troviĝas ŝia simbola tombo.
Postmorte estis distingita per Arĝenta Merit-Kruco.
En majo 2013 grupo de sociaj aktivuloj apelaciis pri honorigo de Stefania Wilczyńska per aleo apud la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj en Varsovio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.