Staré Těchanovice
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Staré Těchanovice estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Opava, regiono Moraviasilezia. La municipo kun loka parto Jánské Koupele situas en la plej altaj situoj de regiono Opava, en regiono de Červenohorská plošina, proksime de valo de rivero Moravice. Ĝi situas en cismontaro de Nízký Jeseník proksime de Akva rezervujo Kružberk. Sur la katastro kun areo 750 ha vivas en la municipo 128 loĝantoj (2024).
Staré Těchanovice | |||
germane: Alt Zechsdorf' | |||
municipo | |||
Banloka domo en Jánské Koupele | |||
|
|||
Oficiala nomo: Staré Těchanovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Vítkov | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Oderské vrchy | ||
Situo | Staré Těchanovice | ||
- alteco | 480 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 22″ N 17° 41′ 29″ O (mapo) | ||
Areo | 7,49 km² (749 ha) | ||
Loĝantaro | 128 (2024) | ||
Denseco | 17,09 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 86 ĝis 749 01 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0805 | ||
NUTS 5 | CZ0805 568198 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Staré Těchanovice | |||
Retpaĝo: www.staretechanovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Ekzistas katolika preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu apartenas al la paroĥo de sankta Nikolao en Nové Těchanovice, kiu siavice apartenas al la diocezo de Ostrava-Opava.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vítkov, Melč, Moravice, Kružberk kaj Svatoňovice.
La unuaj mencioj pri la hodiaŭa municipo Staré Těchanovice devenas el la jaro 1377. Tiam okazis dividado de regiono Opava kaj la vilaĝo apartenis al Alšík z Těchanovic. Pli poste la vilaĝo estis en tenado de Mníšek z Těchanovic, kiu komune kun Dolní Těchanovice vendis ĝin en la jaro 1431 al Dědoch z Šumvaldu. En la jaro 1516 tenis Staré Těchanovice-on kaj Nové Těchanovice-on pro lombardo de Bernard Bírka z Nasile Václav z Fulštejna en Bílovec-regiono. Unue ĝi apartenis al vikštejna senjorujo kaj ekde la dua duono de la 17-a jarcento al senjorujo Melč.
Staré Těchanovice apartenis al distrikto Opava. Escepto estis jaroj 1949-1960, kiam ties administra urbo estis Vítkov. Ekde la jaro 1960 Staré Těchanovice fariĝis parto de Kružberk, kun kiu ĝi estis integritaj al Budišov nad Budišovkou. Memstara municipo Staré Těchanovice fariĝis denove en la jaro 1990, dum kio Jánksé Koupele post la forŝiro de Budišov nad Budišovkou aliĝis je du jaroj pli poste.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 479 |
1880 | 486 |
1890 | 461 |
1900 | 461 |
1910 | 433 |
1921 | 412 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 382 |
1950 | 263 |
1961 | 234 |
1970 | 174 |
1980 | 135 |
1991 | 136 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 138 |
2011 | 155 |
2014 | 148 |
2016 | 155 |
2017 | 151 |
2018 | 157 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 149 |
2020 | 141 |
2021 | 126 |
2022 | 133 |
2023 | 132 |
2024 | 128 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.