Stanisław ESSIGMAN (naskiĝis en 1868 en Varsovio) estis pola esperantisto, dentkuracisto kaj multjara delegito de UEA. Agema esperantisto en lokaj aferoj. Prezidanto de la postkongreso en Varsovio je 1927. Prezidis la solenan inaŭguron de la Z-monumento (sur la tombo). Dum la dua mondmilito Essigman estis en varsovia geto, kie li plu laboris kiel dentisto[1][2] ĉe la strato Nowolipie 78. La 8-an de septembro 1942, kiam la nazioj likvidis la teksaĵfarejon de Rochlich, Essigman kaj lia edzino Tekla mortigis sin per kalia cianido[3].

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Stanisław Essigman
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 1868
Morto 8-an de septembro 1942 (1942-09-08)
en Varsovia geto
Mortokialo Venenado per cianido Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Varsovio
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Tekla Essigman Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
delegito de UEA
dentisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.