ĉeĥa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanislav PAPÍRNÍK (naskiĝis la 7-an de majo 1939 en Prago-Suchdol - mortis la 8-an de majo 2015) estis ĉeĥa esperantisto, aktivulo en České Budějovice.
Stanislav Papírník | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de majo 1939 en Prago |
Morto | 8-an de majo 2015 (76-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Irena Papírníková |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En Suchdol li travivis la Duan Mondmiliton, poste la familio transloĝiĝis al Petrohrad apud Plzeň. La soldata servo lin transportis al Slovakio, kie li edziĝis kaj vivis 12 jarojn en Nitra. Post divorco disde la edzino li transiris al České Budějovice. Tie li fondis novan familion, post kiam li konatiĝis kun nova edzino Irena Papírníková pere de Esperanto dum renkontiĝo en Vsetín (19. - 22. 9. 1975), kien li alveturis kun siaj esperantistaj amikoj el Nitra.
Baldaŭ post sia alveno al České Budějovice en 1976 li aliĝis al agado de loka esperantista klubo. Li apartenis al la fondintoj de la gazeto „La Progreso“, kiu estis eldonata en České Budějovice ekde 1978 kaj dum la tuta tempo li estis ĝia respondeca redaktoro. Kvankam la samnoma klubo La Progreso post 1989 finis sian agadon, St. Papírník restis fidela al Esperanto kiel membro de ĈEA.
Inter la jaroj 1979-1987 li estis membro de ĈEA-estraro.
Li mortis post longa malsanado unu tagon post atingo de 76 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.