Stanisław ESSIGMAN (naskiĝis en 1868 en Varsovio) estis pola esperantisto, dentkuracisto kaj multjara delegito de UEA. Agema esperantisto en lokaj aferoj. Prezidanto de la postkongreso en Varsovio je 1927. Prezidis la solenan inaŭguron de la Z-monumento (sur la tombo). Dum la dua mondmilito Essigman estis en varsovia geto, kie li plu laboris kiel dentisto[1][2] ĉe la strato Nowolipie 78. La 8-an de septembro 1942, kiam la nazioj likvidis la teksaĵfarejon de Rochlich, Essigman kaj lia edzino Tekla mortigis sin per kalia cianido[3].
Stanisław Essigman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1868 |
Morto | 8-an de septembro 1942 en Varsovia geto |
Mortokialo | Venenado per cianido |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Varsovio |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Edz(in)o | Tekla Essigman |
Okupo | |
Okupo | esperantisto delegito de UEA dentisto |
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.