Remove ads
komunumo en la departemento Var de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Saint-Tropez (jen france, okcitane Sant Tropetz) estas urba komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Var, en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2022 en la komunumo vivis 3 586 loĝantoj. La havenurbo situas borde de la Mediteranea Maro, pli precize en regiono nomata Bordo Lazura aŭ franca Riviero. La urbo, famigita pro siaj konataj kaj riĉaj gastoj, estas ofte nomata Marbella de Francio. Temas pri signifa apudmara somerrestadejo. La haveno estas unu el la plej belaj lokoj de Francio.
Saint-Tropez | |||
france: Saint-Tropez | |||
urbo | |||
Preĝeja turo en Saint-Tropez | |||
|
|||
Oficiala nomo: Saint-Tropez | |||
Ŝtato | Francio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Alpoj-Bordo Lazura | ||
Departemento | Departemento de Var | ||
Arondismento | Arondismento Draguignan | ||
Kantono | Saint-Tropez | ||
Historia regiono | Provenco | ||
Situo | Saint-Tropez | ||
- alteco | 113 m s. m. | ||
- koordinatoj | 43° 16′ 24″ N 06° 38′ 23″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 115 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 11,18 km² (1 118 ha) | ||
Loĝantaro | 3 586 (2022) | ||
Denseco | 320,75 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 83990 | ||
INSEE | 76803 | ||
Situo enkadre de Francio
| |||
Vikimedia Komunejo: Saint-Tropez | |||
Retpaĝo: www.saint-tropez.fr | |||
Ĉi tie oni ankaŭ filmis ses konatajn filmojn Ĝendarmo el Saint-Tropez, Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas, Ĝendarmo en emeriteco, Ĝendarmo kaj eksterteranoj kaj Ĝendarmo kaj ĝendarminoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.