Soloo[1]solo[2] (latine solo: "sola") estas elemento de muzikaĵo, je kiu soloisto - instrumentisto aŭ kantisto - ludas sian instrumenton (respektive kantas) sole aŭ akustike elstare en la malfono, akompanate de aliaj instrumentoj.

Thumb
Jimmy Page en soloo de la muzikaĵo Stairway to Heaven de la rokbando Led Zeppelin el 1983, kun la tipa du-kola kaj dekdu-korda elektronika gitaro

En la ĵazo solooj havas centran gravecon kaj eblas ankaŭ por akompanaj instrumentoj kiel drumo kaj baso. Soloon en ĵazo oni plejparte improvizas, en la rokmuziko nur malofte. Famaj rokmuzikaj gitarsolooj aŭdeblas ekz. de la rokbando Led Zeppelin en Stairway to Heaven aŭ de la grupo Guns N' Roses en November Rain.

En la klasika orkestro la soloo malas la tutecon, precipe ja ĉe la arĉinstrumentoj, kiuj aliakaze ludas engrupe la saman voĉon. En la baroka granda konĉerto la muzika formo baziĝas sur la alternado de tutecaj kaj soloaj pasaĝoj. Je tio la soloon koncertas ne unuopa instrumento, sed grupo da instrumentoj, kiuj ĉiu por si mem propran voĉon.

Vidu ankaŭ

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.