Solenodonoj (kun la signifo "fendodenta") estas venena, noktema, nestotruemaj, insektovoraj mamuloj kiuj apartenas al la familio Solenodontidae. La du vivantaj solenodonaj specioj estas la Kuba solenodono (Solenodon cubanus), kaj la Hispaniola solenodono (Solenodon paradoxus). Inter la minacoj al ambaŭ specioj estas habitatodetruo kaj predado fare de neindiĝenaj katoj, hundoj kaj mongotoj, enmetitaj de homoj en la insuloj de la solenodonoj por kontroli serpentojn kaj rodulojn.[1][2][3]

Thumb
Solenodon jun 09 0061 crop
Thumb
Hispaniola solenodono (Solenodon paradoxus).
Thumb
Abhandlungen der Königlichen Akademie der Wissenschaften in Berlin (1863) (16740609846)

La Hispaniola solenodono kovras ampleksan gamon de habitatoj en la insulo Hispaniolo el malaltaj sekaj arbaroj ĝis altateraj pinarbaroj. Du aliaj priskribitaj specioj formortiĝis dum la Kvaternaro.[4] Oligocenaj genroj de Nordameriko kiel Apternodus, estis sugestitaj kiel parencoj de Solenodon, sed la originoj de la animalo restas malhelaj.[5]

Oni konas nur unu genron, nome Solenodon. Aliaj genroj estis konsiderataj, sed estas nuntempe konsiderataj kiel fruaj sinonimoj. Solenodontedoj montras retenon de primitivaj mamulkarakteroj. En 2016, solenodonoj estis konfirmitaj per genetika analizo kiel apartenanta al evolucia branĉo kiu disiĝis el la stirpo kiu kondukas al erinacoj, talpoj, kaj sorikoj antaŭ la Kretacea-terciara evento.[6] Ili formas unu el du familioj de sorikomorfoj de Karibio.

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.