Solanum sessiliflorum, aŭ kokono (solano) estas tropika arbusto el la familio Solanacoj. La kokona planto havas fortajn branĉojn kaj grandegajn, dentajn kaj harkovratajn foliojn. Kokono similas al vico de proksimaj parencoj, inter ili luluo kaj pseŭdoluluo. Male al kokono, luluo kaj pseŭdoluluo ne havas pikilojn. Kokono estas kultivata en partoj de Sudameriko ĉirkaŭ la Amazona pluvarbaro, kie ĝi kreskas en la provinco Purús en la oriento de Peruo. Kokono hejmiĝas en la Andaj regionoj de Sudameriko.
Kokono | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
malgranda semplanto, kelkmonate aĝa | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Solanum sessiliflorum MILL. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La frukto de kokono estas ruĝa, oranĝa aŭ flava manĝebla bero.
Kokono povas esti kultivata kiel ĉambroplanto en moderaj klimataj zonoj.
Solanum georgicum kaj Solanum hyporhodium apartenis al kokono, sed ili hodiaŭ estas rigardataj kiel propra specio.
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.