usona animacia muzika filmo de 1959 From Wikipedia, the free encyclopedia
Sleeping Beauty (angle, prononco laŭ sistemo IFA [slˈiːpɪŋ bjˈuːdi], Dormanta Belulino) estas usona animacia muzika filmo de 1959 produktita de Walt Disney. Ĝi estas bazita sur la rakonto La dormanta belulino de Charles Perrault resp. de fratoj Grimm.
Sleeping Beauty | |
---|---|
movbilda filmo | |
Originala titolo | Sleeping Beauty |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 29 jan. 1959, 19 dec. 1959, 30 okt. 1959, 10 okt. 1969 |
Ĝenro | fantasta filmo, muzika filmo, porfamilia filmo, fabelfilmo |
Reĝisoro(j) | Clyde Geronimi • Les Clark • Eric Larson • Wolfgang Reitherman |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Erdman Penner |
Muziko de | George Bruns • Sammy Fain • Jack Lawrence • Tom Adair • George Bruns • Erdman Penner • Winston Hibler • Ted Sears |
Ĉefrolantoj | Mary Costa, Eleanor Audley, Verna Felton, Barbara Luddy, Barbara Jo Allen, Bill Shirley, Taylor Holmes, Bill Thompson, Dallas McKennon, Candy Candido, Pinto Colvig, Bob Amsberry, Thurl Ravenscroft kaj Marvin Miller |
Produktinta firmao | Walt Disney Company Walt Disney Animation Studios |
IMDb | |
Ĝi estis la 16a animacia longa filmo de Disney, kaj estis elsendita en kinejoj el la 19a de januaro, 1959, fare de Buena Vista Distribution. Tiu estis la lasta adapto fare de Disney de ferakonto dum kelkaj jaroj pro komenca varia kritika ricevo kaj subenspezo pro enirbileta vendado; la studio ne revenis al la ĝenro ĝis post 30 jaroj, post la morto de Walt Disney en 1966, per la publikigo de La marvirineto (1989).
La voĉoj estis de la voĉaktoroj Mary Costa, Eleanor Audley, Verna Felton, Barbara Luddy, Barbara Jo Allen, Bill Shirley, Taylor Holmes, kaj Bill Thompson.
La filmo estis reĝisorita de Les Clark, Eric Larson, kaj Wolfgang Reitherman, sub superrigardo de Clyde Geronimi, kun aldona rakonto fare de Joe Rinaldi, Winston Hibler, Bill Peet, Ted Sears, Ralph Wright, kaj Milt Banta. La muziko kaj kantoj estis verko de la Graunke Symphony Orchestra sub dirigento George Bruns, kun aranĝoj aŭ adaptoj de pecoj el la baleto de 1890 nome Spjaŝaja krasavica de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.