From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne miskomprenu kun Slatina nad Bebravou!
Slatinka nad Bebravou, hungare Alsószalatna [alŝOsalatna] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Slatinka nad Bebravou | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Bánovce nad Bebravou | ||
Poŝtkodo | 956 53 | ||
Aŭtokodo | BN | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 210 (en 2 005) | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°51′00″N 18°15′00″O (mapo) | ||
Alto | 280 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Slatinka nad Bebravou [+] | |||
Slatinka nad Bebravou situas laŭ traira flankovojo. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 14 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1481 en formo "Slacynka". Baldaŭe 2 apudaj vilaĝoj formiĝis. En 1784 oni komputis tie 212 loĝantojn, 41 familiojn kaj 34 domojn, en 1828 343 vilaĝanojn en 29 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kis-Szlatina. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsószalatna 471 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Slatinka nad Bebravou 221 homoj, (219 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.