Alpa skiado estas fako de konkursa skiado, en kiu la skiisto klopodas traveturi donitan vojon sur neĝo el deklivo malsupren en kiel eble plej mallonga tempo. La vojo estas sur la deklivo markita per pordegoj, tra kiuj la konkursantoj devas traveturi per maniero preskribita al la reguloj de konkreta fako.
Alpa skiado | |
---|---|
Christel Pascal dum slalomo
| |
Supera fako | |
Skiado | |
speco de sporto | |
skiado • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Slalomo - Slalomego - Super G Malsuprenglito - Kombino -Superkombino | |
Kulminaj konkursoj | |
Olimpikoj | ekde la jaro 1936 |
Monda ĉampionumo | ekde la jaro 1931 |
Monda pokalo | ekde la jaro 1966 |
Eŭropa pokalo | ekde la jaro 1986 |
Internacia federacio | |
Nomo: | Federacio Internacia de Skiado |
Fondita: | 1924 |
TTT: | www.fis-ski.com |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Alpa skiado | |
Konkursoj
Malsuprenira skiado
Malsuprenira skiado estas plej rapida konkurso, ĉar sportistoj povas veturi eĉ 130 km/h, kaj sur plej fama malsuprenirejo Kitzbühel (AUT) eĉ 150 km/h. Diferenco inter supra kaj suba nivelo estas 800-1100m por viroj kaj 500-800m por virinoj. Sur trako estas nur 4 slaloma golejoj kaj 2 flagaj golejoj.
Slaloma skiado
Slaloma skiado estas teknika konkro. Diferencon inter supra nivelo kaj suba nivelo por viroj 180-200m, por virinoj 140-200m. Sportisto dum malsuprenigo devas subigi inter stangetoj alterne bluajn kaj ruĝajn. Paro de stangetoj formas golejo. Larĝeco de golejo estas 4-6 metroj. En slalomo por viroj kutime estas ekde 55 ĝis 75 golejoj, por virinoj ekde 45 ĝis 65.
Slalomego
Slalomego estas simila al slalomo. Sed diferenco inter niveloj estas pli granda kaj estas por viroj 250-450 m kaj por virinoj 250-400 m.
Liberstila skiado
En la fakoj de liberstila skiado, la atletoj skiadas tra deklivoj ekipitaj per multaj ondaj montetoj kaj valetoj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.