Remove ads
sinagogo en Keszthely, Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sinagogo en Keszthely estas eklezia konstruaĵo de la urbo.
Sinagogo en Keszthely | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Estiĝo | 1852 | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Keszthely | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 46′ 1″ N, 17° 14′ 35″ O (mapo)46.76717.243 | ||
| |||
Judoj alvenis en Keszthely ekde la 18-a jarcento, en 1766 juda komunumo formiĝis. Tiu ĉi sinagogo estis konstruita en 1852 (la pli frua sinagogo en alia loko funkciis ekde 1769). Ĝia formo estis ŝanĝita en 1894 al stilo de eklektika arkitekturo. La orgeno estis instalita en 1898. La sinagogo parte renoviĝis en la jaroj 1930, 1945, 1967 kaj 1995. Dum la 2-a mondmilito la judaro grandparte estis mortigita en Aŭŝvico kaj la survivintoj forfuĝis.
Estas menciinda, ke kantisto de la sinagogo estis patro de Károly Goldmark.
La sinagogo estis konstruita origine en novklasikisma stilo. Ĝia longo, larĝo kaj alteco estas preskaŭ egalaj. Interne galerio estas ĉirkaŭita en 3 flankoj por la virinoj. Ĉe la sinagogo memora obelisko situas pri la holokaŭsto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.