Simme
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Simme estas rivero en la Alpoj en Berna Oberlando en Kantono Berno.
Simme | |
---|---|
Simme-Akvofaloj en Lenk kun monto Ammertenhorn | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 55 km |
Akvokolekta areo | 594 km² |
Averaĝa trafluo | 63,1 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 405 m |
Enfluejo | Kander |
- Alteco | 597 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Trüebbach, Eta Simme, Chirel kaj aliaj |
Rivero en Eŭropo | |
Ĝi fontas ĉe la norda deklivo de Ammertenhorn, montopinto de la Wildsturbel-Masivo, ĉe Siebenbrünnen (Sep Putoj, koordinatoj: 46° 24′ 44″ N 7° 28′ 47″ O (mapo)), en formo de sep fontoj, kiuj imprese elfluas el rokfendo.
Tuj post la fonto al ĝi alfluas la rivereto Trüebbach, kiu senakvigas la Plaine-Morte-Glaĉeron. Per impresaj akvofaloj la rivero tiam la rivero atingas la valgrundon de la Supra Simme-Valo en Lenk je alteco de proksimume 1100 m s.m.
La rivero nun fluas norden tra la Supra Simme-Valo tra Sankt-Stefano al Zweisimmen, kie al ĝi de okcidento alfluas la flanka rivero Eta Simme, kiu posedas longecon de proksimume 10 km. Sekvas Boltigen, kie la rivero nun turniĝas nordorienten.
La rivero nun trafluas Oberwil en Simme-Valo, Därstetten kaj Erlenbach en Simme-Valo. Tiam ĝi formas la limon inter Diemtigen kaj Erlenbach, kaj en Diemtigen al ĝi alfluas Chirel, kiu senakvigas la valon de Diemtigen.
En Wimmis je alteco de 597 m s.m. Simme fine alfluas al la rivero Kander, kiu siavice alfluas al la Lago de Thun.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.