From Wikipedia, the free encyclopedia
Silvia Angelica Navarro Barva, plej vaste konata kiel Silvia Navarro (n. 14-an de septembro 1978) estas meksikia aktorino laboranta sub la plej granda tiea televida stacio TV Azteca kaj eblas eĉ diri, ke ŝi estas unu el iliaj plej antaŭaj steloj. Ŝi ludis sian unuan rolon kiel malgranda infano, nome en televida serio kun nomo "La mujer marcada". Ŝi poste revenis en televidajn ekranojn nur je multe da jaroj pli poste en televida amuzego "A la Cachi, cachi porra". Dank al' tio plenumis ŝia vivrevo, ŝi sopiris fariĝi aktorino, fariĝi aŭ juristino kaj ankoraŭ pli bone aktorino. Dank' al tiu ĉi programo ŝi akiris je unu jaro pli poste ĉefrolon, kvankam en telenovelo kaj tute sukcesa.
Silvia Navarro | ||
---|---|---|
Silvia Navarro | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de septembro 1978 en Meksikurbo, Meksiko | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Meksiko vd | |
Infanoj | 1 | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro teatra aktoro vd | |
Aktiva dum | 1996– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Poste ŝi plene decidiĝis dediĉi sin al aktorado. Ŝi eĉ prenis kursojn de grandaj meksikiaj aktoroj, kiuj estis ekzemple Luis Tavira aŭ Antonio Penunuri. Sekvis pluaj televidaj serioj, el kiuj plej sukcesa fariĝis telenovelo "Cuando seas mía". Tiu ĉi serio solenis sukceson tra la tuta mondo. Ŝi samtempe ankaŭ fariĝis vizaĝo por kelkaj internaciaj firmaoj, kiel ekzemple telefona kompanio Unefon aŭ glaciaĵo Algida. Ne daŭris longe kaj venis unua granda ŝanco - paroligo de animea drakino en filmo "Dragones: Destino de fuerte". La fabelo solenis sukceson en ĉiuj frontoj, bedaŭrinde nur en Sud-Ameriko kaj kelkaj landoj de Usono.
Eĉ ne rolo en filmo ne lasis longe atendi je si, ne forkuris nome eĉ ne unu jaro kaj Silvia akiris ĉefrolon en fimo de reĝisoro Rafael Gutierréz kun nomo "Mujer alabastrina".
La aktorino adoras dancon kaj muzikon de Fernando Delgadillo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.