From Wikipedia, the free encyclopedia
Silvestre de BALBOA Troya Quesada (Las Palmas de Gran Canaria, 30a de junio 1563[1] – Sta. María del Puerto del Príncipe, ĉirkaŭ 1644),[2] estis verkisto el Kanariaj insuloj konsiderata aŭtoro de la unua literatura teksto verkita en Kubo.
Silvestre de Balboa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Silvestre de Balboa | ||
Naskonomo | Silvestre de Balboa Troya Quesada | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1563 en Gran Canaria | |
Morto | 30-an de novembro 1643 (80-jaraĝa) en Kubo | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia verko Espejo de Paciencia estis kaŝita kaj survivis al incendio kiu detruis la urbon Camagüey en 1616. Ĝi estis malkovrita en 1836 fare de José Antonio Echeverría, kiu trovis la manuskriptojn en tre malbona stato en la arkivoj de la Patriota Socio de Havano, inter aliaj dokumentoj. La poemo estis publikigita laŭ fragmentoj du jarojn post ties trovo, nome en 1838, en la gazeto El Plantel kaj poste komplete por la unua fojo en la dua eldono de la Bibliografía Cubana de los siglos XVII y XVIII.[3]
Espejo de Paciencia (Pacienca Spegulo) estas konsiderata la unua literatura verko en Kubo, bazata sur historia fakto pri la kapto de la episkopo de Kubo, Juan de las Cabezas Altamirano,[4] fare de la franca korsaro Gilberto Girón en 1604 en la haveno de Manzanillo, kaj posta elaĉeto fare de la lokanoj estritaj de Gregorio Ramos, kaj pri kiel la korsaro estis mortigita de la sklavo Salvador Golomon.
Balboa havis sufiĉe bone konstruita literaturan preparon kaj la verko montras la influon de la kanariaj poetoj Bartolomé Cairasco de Figueroa kaj Antonio de Viana.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.