Silikata acidoSiliciata acido estas oksigenaj acidoj de la silicio. La plej simpla siliciata acido estas monosiliciata acido (ortosiliciata acido) Si(OH)4. Ĝi estas tre malforta acido (pKs1 = 9,51; pKs2 = 11,74) kaj emas al kondensiĝo. Akvodisigoj kondukas al kombinaĵoj kiel dusiliciata acido (pirosiliciata acido) (HO)3Si–O–Si(OH)3 kaj trisiliciata acido (HO)3Si–O–Si(OH)2–O–Si(OH)3. La ciklaj (ringformaj) siliciaj acidoj (ekz. ciklotrisiliciata acido kaj ciklotetrasiliciata acido) havas la ĝeneralan sumformulon [Si(OH)2–O–]n. Polimeroj nomiĝas kiel metasiliciata acido (H2SiO3, [–Si(OH)2–O–]n).

Thumb
Thumb
Thumb
Thumb
Thumb
Ĉeno
Thumb
Ĉiujara meznombra koncentriteco di siliciata acido en mara surfaco. Datumoj de la Monda Oceana Maparo 2005.

Ĝenerala formulo de ĉiuj siliciaj acidoj estas H2n+2SinO3n+1, sed oni ofte donas la formulon SiO2  n H2O. La akvo ĉe la siliciata acido ne estas kristalakvo, sed ligita akvo, povas disiĝi per kemia reakcio dum dehidratiĝo.

Estiĝo

Monosiliciata acido formiĝas per hidrolizo de siliciaj halogenidoj kiel siliciata tetrafluorido kaj siliciata tetraklorido kaj hidrolizo de tetraalkoksisilano.

En akvaj suspensioj de amorfaj, dispersaj SiO2 formiĝas malrapide la monosiliciata acido. Ĉe 25 °C solviĝas ĉ. 120 mg SiO2 je litro:

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.