urbo de Bangladeŝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Silheto (bengale সিলেট, angle Sylhet, historie ankaŭ শিলহট্ট, Shilahatta [Ŝilahata] kaj জালালাবাদ, Jalalabaad [Ĝalalabaad]) estas urbo de Bangladeŝo. Ĝi estas la administra centro de la Regiono Silheto, en la nordorienta parto de la ŝtato.
Silheto | |||||
---|---|---|---|---|---|
regiona ĉefurbo | |||||
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Bangladeŝo | ||||
Regiono | dividaĵo Silheto | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 3100 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 479 837 (2011) | ||||
Loĝdenso | 18 107 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 24° 54′ N, 91° 52′ O (mapo)24.991.866666666667 [+] | ||||
Alto | 35 m [+] | ||||
Areo | 26,50 km² (2 650 ha) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sylhet [+] | |||||
La urba komunumo estis fondita en 1867.[1] La areo de la urbo estas 26,50 km²[1].
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 479 837 loĝantoj sur areo de 26,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 107 loĝantoj/km² [1] - kaj laŭ la loĝantara evoluo de tuta Bangladeŝo supozeblas ke intertempe la nombro ankoraŭ kreskis.
La urbo estas ĉirkaŭata de teplantejoj, subtropikaj montetaj pluvarbaroj kaj rivervaloj; la regiono estas unu el la gvidaj turismaj cellokoj en la lando. La urbo havas unu el la plej altajn indicojn de alfabeteco en la lando. Multaj silhetanoj vivas eksterlande, precipe en Londono, kie ili formas elstaran komunumon.
Silheto estas elstara islama spirita centro kaj hejmo de multnombraj sufismaj sanktejoj. Interalie en ĝi troveblas la maŭzoleoj de ls ŝahoj Ĝalal (angle Jalal) kaj Paran el la 14-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.