From Wikipedia, the free encyclopedia
Sienito estas plutona mineralo, kiu konsistas precipe el alkala feldspato kaj glimo aŭ amfibolo. Ĝi diferencas de granito per tio, ke kvarco mankas aŭ ekzistas nur en malgranda kvanto, malpli ol dudek-ono.
La nomo sienito origine estis uzata por granita variaĵo trovata ĉe Asuano, kies malnova nomo Siene inspiris la nomon.
Sienito estas trovebla nur en malmultaj lokoj, ekzemple orienta Usono (Nov-Anglio, Novjorkio), Arkansaso, Montano, Svislando, Germanio, Norvegio. Lokaj trovejoj estas en Bulgario (Plovdiv), Rumanio (Ditrău, kp. pri ditroito) kaj Malavio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.