Sióagárd
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sióagárd (ŝiOagArd) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Szekszárd.

Bazaj informoj
- Areo: 24 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.3916/18.6563
- Loĝantaro: 1420
- Poŝtkodo: 7171
- Telefonprefikso: 74
Situo
Sióagárd situas inter montetoj kaj maldekstra bordo de Sió, fine de sakovojo. Tolna (urbo) troviĝas 13, Szekszárd 8 km-ojn for.
Historio
Dum la bronzepoko oni konstruis terfortikaĵon. En la 14-a jarcento ankaŭ la hungaroj konstruis fortikaĵon, kiun poste la turkoj okupis. Baldaŭe precipe germanoj alvenis.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, poŝto, apoteko, kuracejo.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka de 1886
- muzeeto
- malgranda loĝdomo
Famuloj
En Sióagárd naskiĝis franciskana monaĥo Balázs Barsi.
Partneraj komunumoj
Malschwitz, Germanio
Gromadka, Pollando
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.