From Wikipedia, the free encyclopedia
Sfumato estas unu el la kvar kanonaj pentromodoj de la Renesanco (la aliaj tri estus Cangiante, Chiaroscuro, kaj Unione).[1] Sfumato devenas el la itala "sfumare", “svagiĝi” aŭ “forvaporiĝi kiel fumo”.
Laŭ Francisko Azorín sfumi estas Malintensigi pograde, ĉe desegno aŭ tuĉo, la naturan nigron de karbo, krajono, inko, k. c. Fari la samon rilate aliajn kolorilojn.[2] Li indikas etimologion el la latina ex + fumo (de fumo).[3]
La plej elstara praktikanto de sfumato estis Leonardo da Vinci, kaj lia fama pentraĵo Mona Lisa montras tiun teknikon. Leonardo da Vinci priskribis sfumato kiel "sen linioj aŭ limoj, laŭ la maniero de fumo aŭ trans la fokuso."[4]
Krom Leonardo, aliaj elstaraj praktikantoj de Sfumato estis Correggio, Rafaelo kaj Giorgione. Inter studentoj kaj sekvantoj de Leonardo kiuj klopodis sfumato post Leonardo estis Bernardino Luini kaj Funisi.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.