From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sevila Komunikaĵo pri Perforto estas komunikaĵo pri perforto, kiun aprobis internacia kunveno de sciencistoj, kunvenigita de la hispana Nacia Komisiono por Unesko, en Sevilo, Hispanio, je la 16a de majo 1986. Poste Unesko aprobis ĝin je la dudek-kvina sesio de la Ĝenerala Konferenco je la 16a de novembro 1989. La komunikaĵo, tiam nomata 'Komunikaĵo pri Perforto', celis nei "la ideon, ke organizita homa perforto estas biologie determinita".[1]
La komunikaĵo enhavas kvin kernajn ideojn. La ideoj estas jenaj:
La komunikaĵo konkludas: "Ĝuste kiel 'militoj komencas en la mensoj de homoj', tiel ankaŭ paco komencas en niaj mensoj. La sama specio, kiu inventis militon, kapablas inventi pacon. La respondeco restas ĉe ĉiuj el ni."[2]
Jen listo de la sciencistoj, kiuj fondis la komunikaĵon:
Post kiam la fondintoj verkis kaj subskribis ĝin en majo 1986, oni disvastigis la Komunikaĵon pri Perforto ĉirkaŭ la mondon.[3]
La komunikaĵo estis eldonita en pli ol 150 sciencaj kaj popularigaj revuoj, inkluzive versioj tradukitaj en pli ol 20 lingvojn.[4]
Unesko decidis disvastigi la komunikaĵon ĝenerale dum decido de la dudek-kvina sesio de la Ĝenerala Konferenco je la 16a de novembro 1989.[5] En 1991, tio rezultis en la eldono kaj disvastigo de broŝuro de Unesko en la angla[6], hispana, franca, kaj araba lingvoj.[7] La broŝuro, kun la subtitolo "Prepari la Teron por Konstrui Pacon" helpis prepari por la Programo de Kulturo de Paco de Unesko.
Kiam Unesko eldonis la broŝuron, jam estis aprobinta aŭ disvastiginta la komunikaĵon 75 organizaĵoj,[8] inkluzive formalaj aproboj de tri el la gravaj usonaj sociaj sciencaj organizaĵoj, nome la Usona Antropologia Asocio,[9] la Usona Psikologia Asocio,[10][11] kaj la Usona Sociologia Asocio.[12]
Kredo koncerne al la interrilato inter militado kaj biologio eble havas praktikajn efikojn. Oni montris, ke se iu kredas, ke milito estas biologie determinita, tiu estas malpli ema okupiĝi pri agoj por progresigi pacon. Male, se iu kredas, ke milito ne estas biologie determinita, tiu pli emas klopodi por paco.[13]
Fakte, laŭ internaciaj enketoj en 1972[14] proksimume duono el ĉiuj junuloj kredis, ke milito estas biologie determinita. Studoj en Finnlando[15] kaj Usono[16] trovis la saman rezulton. John Horgan raportis en 2009, ke 185 el 205 alenketitaj studentoj ĉe Universitato Purdue kredis, ke homoj neniam ĉesos militi.[17]
Steven Pinker kritikis la Sevilan Komunikaĵon, ke ĝi estas ekzemplo de la moralisma eraro.[18] Iuj sciencistoj kredas, ke kaj evolua psikologio kaj cerba psikologio indikas, ke homa perforto ja havas biologiajn radikojn.[19][20]
Pinker uzis la Sevilan Komunikaĵon kiel ekzemplo de la ideo de biologia determinismo, la malprava ideo, ke nur genoj respondecas por iu ajn el niaj kondutoj.[18] Artikolo en Nature en 2008 de Dan Jones asertis, ke "La jardekoj post tiam malhelpis tiujn amatajn kredoj. Pli kaj pli da psikologoj, cerbaj sciencistoj, kaj antropologoj amasigis pruvaĵojn, ke kompreni multajn ecojn de malbona konduto, inkluzive perforton kaj murdon, necesas la studon de cerboj, genoj, kaj evoluo, kaj ankaŭ de la socioj kiujn tiuj ecoj kreis."[21]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.