Setoa lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La setoa lingvo - setoe seto kiil´ - estas variaĵo de la baltmar-finnaj lingvoj, do de la nordeŭropa tipo de finn-ugraj lingvoj, kaj parolatas en la suda parto de la lima regioino inter la du ŝtato Estonio kaj Rusio. Ofte ĝi konsideratas dialekto de la estona lingvo. Parolas ĝin pli-malpli 5 000 homoj, ĉefe en la sudoriento de Estonio, en regiono nomata "lando de setooj", setoe Setomaa, estone Setumaa).
Setoa seto kiil´ | |
lingvo • dialekto | |
---|---|
Sudestona lingvo | |
Parolata en | limregiono inter Estonio kaj Rusio |
Parolantoj | 12 549 |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 5 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Urala | |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | seto1244 |
Angla nomo | Seto |
Franca nomo | setu |
Se konsiderata dialekto, la lingvo konsideratas parto de la sudestona dialektaro. Ĝi tre proksimas al la voroa lingvo, sed el tiuj du lingvaj grupoj la setooj havas signife pli malnovegajn, tre arkaikajn tradiciojn kaj fortan kulturan identecon - tial kutime la voroa kaj setoa lingvoj aŭ lingvovariaĵoj konsideratas aparte.
Pliaj parencaj estonaj dialektoj estas Tartu, parolata ĉirkaŭ la samnoma urbo Tartu, kaj Mulgi - tiuj du tamen estas praktike formortintaj.
Estonoj nur malfacile povas kompreni parolantojn de la setoa lingvo, kaj la setooj en Rusio same malfacile parolantojn de la estona lingvoj. Ĉiuj setooj vivantaj en Estonio tamen fremdlingve ankaŭ regas la estonan. En pluraj estoniaj lernejoj laŭ stato de printempo 2012 instruatas la setoa lingvo: en 26, se oni kune sumigas la setoan kaj voroan. La ŝtataj oficejoj kaj juĝejoj tamen en Estonio estas nur estonlingvaj, kaj en Rusio nur ruslingvaj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.