Sankta Serĝo la 1-a, latine Sergius, naskiĝis en Panormus, hodiaŭ Palermo, nekonatan daton kaj mortis 701. Li estis papo de 687 ĝis sia morto. En tiu funkcio antaŭis lin Konono kaj sekvis lin Johano la 6-a. La familio de Serĝo venis el Antiokio, Sirio al Palermo antaŭ sia naskiĝo. Kiam papo Konono mortis post mallonga papperiodo septembre 687, Teodoro la 2-a, kiu post la morto de Johano la 5-a jam estis kontraŭpapo, denove pretendis sin papo. La arkidiakono Paskalo ankaŭ fariĝis kontraŭpapo. Teodoro okupis la Bazilikon Sankta Johano de Laterano kaj Paskalo sieĝis la bazilikon. Ambaŭ akordigis kaj elektis Serĝion papo. Teodoro rezignis la papecon, sed Paskalo iris al Raveno kaj neniam rezignis kaj restis kontraŭpapo. Postmorte Serĝo la 1-a deklariĝis katolika sanktulo.
Serĝo la 1-a | ||
---|---|---|
84-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de 18-a de decembro 0687 [#] | |
ĝis 8-a de septembro 0701 [#] | ||
Antaŭulo | Konono | |
Sekvanto | Johano la 6-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 649 en Palermo, Bizanca imperio | |
Morto | 12-an de septembro 701 (51-jaraĝa) en Romo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.