From Wikipedia, the free encyclopedia
Sentotemperaturo, aŭ sentita temperaturo, estas la temperatura aŭ termika sento aŭ sensacio kiel reago de la homa korpo antaŭ la aro de kondiĉoj kiujn determinas la medio ekde la temperatura vidpunkto. Ofte oni diras, ke estas varmo aŭ malvarmo, depende de tio indikita de normala termometro, sed ne nur la temperaturo indikita de la termometro determinas la sensacion kiun sentas la homa korpo, sed ofte al sama temperaturo de termometro, estas aliaj mezuriloj kiuj influas, kiuj povas draste ŝanĝi la sensacion aŭ senton.
La sentotemperaturo estas iom diferenca de la temperaturo tia kia estas difinita en termodinamiko. La sentotemperaturo estas la rezulto de la maniero laŭ kiu la haŭto sentas la temperaturon de la objektoj aŭ de la medio, kiu ne necese kongruas fidele kun la reala temperaturo de tiuj objektoj aŭ de la medio. La sentotemperaturo estas iom komplike mezurebla pro diversaj tialoj, ekzemple nome la jenaj:
Pro tio ĉio, la sento de komforto dependas de la kombinita okazaro de la faktoroj kiujn determinas la jenaj kvar tipoj de interŝanĝo: nome seka temperaturo, radia temperaturo, malseka temperaturo (kiu indikas la kapablon de la aero akcepti aŭ malakcepti la vaporigo de la ŝvito) kaj la rapideco de la vento (kiu influas super la konvekcio kaj la vaporigo de la svito). La influo en la perdo de la transigo estas malgranda, escepte se la haŭto, aŭ ties parto, estas en kontakto kun malvarmaj objektoj (senŝuaj piedoj, malvarma sidilo, malmulta ŝirmovestaro...).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.