Sempervivo (Sempervivum) estas genro en la familio de la Krasulacoj (Crassulaceae). La botanika nomo venas de la latina vorto semper por ‚ĉiam‘ kaj vivus por ‚viva‘, do ĝi signifas „ĉiamviva“.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sempervivo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Krasulacoj Crassulaceae
Subfamilio: Sempervivoideae
Genro: Sempervivo’’ Sempervivum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

De la ĝis nun priskribitaj ĉ. 200 specioj depende de la aŭtoro estas agnoskitaj inter 40 kaj 63 specioj. Aldoniĝas pli ol 7000 kultivaroj.

Priskribo

Habito

Sempervivoj kreskas kiel horstoj (rozetkuseno) multjara, ĉiamverda, sukulenta planto. La plantoj estas hapaksanta (respektive monokarpa), tiu signifas, ke post la florado la rozeto, kiuj floris, formortas. La grandeco de la duonglobaj aŭ stelforme etendigitaj rozetoj havas grandecon inter 0,5 cm (parte ĉe Sempervivum arachnoideumSempervivum globiferum subsp. arenarium) kaj 22 cm (parte ĉe Sempervivum grandiflorum kaj ĉe Sempervivum tectorum-hibridoj kaj selektoj). Ĉe la formado de la floro la internodaĵoj de la tigo plilongiĝas. La infloreskoj altiĝas inter 3 cm (Sempervivum minutum) kaj 60 cm (Sempervivum tectorum). Plej ofte ili altas sep ĝis dudek centimetrojn.

Folioj

Thumb
sekco tra rozeto de Sempervivum

Kiel multaj krasulacoj (Crassulaceae) ankaŭ sempervivo-specioj kapablas kiel sukulentoj stoki akvon en la folioj. La ofte tre „karnecaj“ folioj estas flanke lanugaj aŭ havas unuopaj haroj. La haroj povas konsisti el glandaj haroj. La folifinoj parte havas hartufoj. La folioj havas diversajn formojn. Ili ekzemple povas esti lancetaj, eliptaj, oblongaj inverse lancetaj, ovformaj, inverse ovformaj, pintaj, kojnformaj kaj spatelformaj. La fino povas havi diversajn formojn. Ofte ĝi estas longe pinta aŭ mallongpinta. La pigmentado de la folioj varias inter la sezonoj, kreskejoj kaj kulturvarioj. Ekzistas folioj kun multaj antocianoj, tiuj estas ruĝe brunaj aŭ violkoloraj. La koloroj povas esti diversaj: griza-olivverda, grizverda sed ankaŭ malbrila (pseŭdokloroza), t. s. ke la folioj estas flavece aŭ flave verdaj. La koloro ĉefe dependas de la sunradiado, parte ankaŭ genetike determinita.

Floroj kaj floraroj

Thumb
stelforma floro de Sempervivum grandiflorum, planto el la sekcio Sempervivum
Thumb
tubformaj ĝis sonorilformaj floroj de Sempervivum globiferum subsp. globiferum, planto el la sekcio Jovibarba

La plej multaj densaj floraroj konsistas el cumoj kun tri, maloftedu ĝis kvar, cicinoj. La sidantaj aŭ preskaŭ sidantaj, duseksaj floroj estas obdiplostemoniaj. Iliaj larĝe sidantaj, iom rektaj lancetaj sepaloj estas je la bazo kunkreskintaj. La rozea, purpuraj aŭ flavaj ĝia preskaŭ blankaj petaloj ne estas kunkreskintaj je la bazo.[1]

La malofte kalvaj filamentoj estas ruĝaj, purpuraj, bluecaj aŭ flavaj ĝis blankaj stamenoj ruĝaj aŭ flavaj kaj la pistilo estas plej ofte arkforma..[1]

La planto floras de fino de majo al fino de aŭgusto.

Fruktoj kaj semoj

La multsemaj, malofte kalvaj fruktoj staras vertikale kaj malfermiĝas. La semoj estas brunaj.[1]

La disvastigo de la semoj okazas per la vento (anemoĥorio).

Citologio

La baza kromozomonombro varias inter kaj . Ĉirkaŭ la duono de la specioj estas poliploidia, la plej multaj el tiuj tetraploidia. Sempervivum minutum estas heksaploidia kaj kelkaj specioj oktoploidiaj.[1]

Disvastigo kaj kreskejoj

Thumb
aŭtoĥtona disvastigo de la genro Sempervivum L.

La genro Sempervivum hejmiĝas de Maroko ĝis Irano . Ĝi troviĝas en la hispanaj montaroj, la Alpoj, Karpatoj, la balkanaj montaroj kaj montaroj de Turkujo kaj Armenujo. En Kaŭkazio, norda Anatolio, Balkanio kaj la Alpoj troviĝas tre multaj sempervivo-specioj.[2] Ili ĉefe kreskas sur rokoj kaj rokaj arealo en la montara, subalpa kaj alpa zonoj. Kelkaj kreskas sur dumoriĉa arealo.[3]

Alpa regiono

Thumb
rozet-kuseno de Sempervivum montanum subsp. montanum
Thumb
Sempervivum calcareum, specio kun multaj folioj, blueca-verda ĝis grize olivverda koloro. La foliplatoj estas oblonge ovformaj. La folifinoj pintaj kaj ruĝe brunaj.
Thumb
floro de hibrido inter Sempervivum arachnoideum × montanum, ankaŭ Sempervivum × barbulatum)
Dosiero:Tectorum2.jpg
Sempervivum tectorum
Thumb
Sempervivum arachnoideum
Thumb
Sempervivum wulfenii, rozeto
Thumb
Sempervivum globiferum subsp. globiferum, Lochenstein, Germanujo, sekcio Jovibarba
Thumb
Sempervivo (Sempervivum tectorum), floro
Thumb
Sempervio (Sempervivum tectorum), sur la tegmento de la domo
Thumb
Sempervivo (Sempervivum tectorum)
Thumb
Sempervivo (Sempervivum tectorum)
Thumb
Sempervio (Sempervivum tectorum), sur la tegmento de la domo
Thumb
Sempervivo, floro

[4]

Sistematiko

Sempervivum apartenas al tribo Semperviveae en la subfamilio Sempervivoideae de la Krasulacoj. filogenezaj esploroj montris la parencecon de la genro Petrosedum kaj de kelkaj specioj de la subgenro Sedum subg. Gormania:[5]

La unua priskribo de la genro Sempervivum okazis en la jaro 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum.[6] tipospecio de la genro estas Sempervivum tectorum. Sinonimoj de la genro estas Sedum ADANS., Jovibarba (DC.) OPIZ., Diopogon JORD. & FOURR., ×Jovivum G.D.ROWLEY..

La genro estas dividita pro la diferencoj en la floro en la sekcioj Sempervivum kaj Jovibarba.[7] en la sekcio Sempervivum la floroj estas stelformaj kaj havas8 ĝis 18 petaloj. La specioj de la sekcio Jovibarba havas sonoril- ĝis tuboformajn florojn kun ses, sep aŭ kvin petaloj.

Specioj
La genro Sempervivum konsistas el jenaj specioj, subspecioj kaj varioj:

  • Sekcio Sempervivum:
    • Sempervivum altum TURRILL
    • Sempervivum annae GURGEN.
    • Sempervivum arachnoideum L. (araneaĵa sempervivo)
      • Sempervivum arachnoideum subsp. arachnoideum, (vidu la foton)
      • Sempervivum arachnoideum subsp. tomentosum (C.B. LEHM. & SCHNITTSPAHN) SCHINZ & THELL.
    • Sempervivum armenum BOISS. & A.HUET
      • Sempervivum armenum var. armenum
      • Sempervivum armenum var. insigne MUIRHEAD
    • Sempervivum atlanticum (BALL) BALL
    • Sempervivum atropatanum J.PARN.
    • Sempervivum borissovae WALE
    • Sempervivum brevipilum MUIRHEAD
    • Sempervivum calcareum JORD., (vidu la foton)
    • Sempervivum cantabricum J.A.HUBER
      • Sempervivum cantabricum subsp. cantabricum
      • Sempervivum cantabricum subsp. guadarramense M.C.SM.
      • Sempervivum cantabricum subsp. urbionense M.C.SM.
    • Sempervivum caucasicum RUPR. EX BOISS.
    • Sempervivum charadzeae GURGEN.
    • Sempervivum ciliosum CRAIB
      • Sempervivum ciliosum subsp. ciliosum
      • Sempervivum ciliosum subsp. octopodes (TURRILL) ZONN.
    • Sempervivum davisii MUIRHEAD
      • Sempervivum davisii subsp. davisii
        inkluzive de Sempervivum artvinense kaj Sempervivum brevipetalum
      • Sempervivum davisii subsp. furseorum (MUIRHEAD) KARAER
    • Sempervivum dolomiticum FACCHINI
    • Sempervivum dzhavachischvilii GURGEN.
    • Sempervivum ekimii Karaer[8]
    • Sempervivum ermanicum GURGEN.
    • Sempervivum gillianii MUIRHEAD
    • Sempervivum glabrifolium Boriss.
    • Sempervivum grandiflorum HAW., (vidu la foton)
    • Sempervivum herfriedianum NEEFF [9]
    • Sempervivum ingwersenii WALE
    • Sempervivum iranicum BORNM. & GAUBA
    • Sempervivum ispartae MUIRHEAD
    • Sempervivum kosaninii PRAEGER
    • Sempervivum leucanthum PANČIĆ
    • Sempervivum marmoreum GRISEB.
      • Sempervivum marmoreum subsp. ballsii (WALE) ZONN.
      • Sempervivum marmoreum subsp. erythraeum (VELEN.) ZONN.
      • Sempervivum marmoreum subsp. marmoreum
      • Sempervivum marmoreum subsp. matricum (LETZ) HADRAVA & MIKLÁNEK[10][11]
      • Sempervivum marmoreum subsp. reginae-amaliae (HELDR. & SARTORI EX BOISS.) ZONN.
    • Sempervivum minus TURRILL
    • Sempervivum minutum (KUNZE EX WILLK.) NYMAN EX PAU
    • Sempervivum montanum L. (vidu la foton)
      • Sempervivum montanum subsp. burnatii WETTST. EX HAYEK
      • Sempervivum montanum subsp. heterophyllum (HAZSL.) JÁV. EX SOÓ
      • Sempervivum montanum subsp. montanum
      • Sempervivum montanum subsp. stiriacum (WETTST. EX HAYEK) WETTST.
    • Sempervivum ossetiense WALE
    • Sempervivum pisidicum PEȘMEN & GÜNER
    • Sempervivum pittonii SCHOTT, NYMAN & KOTSCHY
    • Sempervivum pumilum M.BIEB.
    • Sempervivum ruthenicum W.D.J.KOCH EX SCHNITTSP. & C.B.LEHM.
    • Sempervivum sosnowskyi TER-CHATSCH.
    • Sempervivum staintonii MUIRHEAD
    • Sempervivum tectorum L.
      • Sempervivum tectorum var. arvernense (LECOQ & LAMOTTE) ZONN.
      • Sempervivum tectorum var. tectorum
    • Sempervivum thompsonianum
      verŝajne hibrido de Sempervivum ciliosum subsp. octopodes kaj Sempervivum marmoreum subsp. reginae-amaliae
    • Sempervivum transcaucasicum MUIRHEAD
    • Sempervivum wulfenii HOPPE EX MERT. & W.D.J.KOCH
      • Sempervivum wulfenii subsp. juvanii (STRGAR) C.FAVARGER & J.PARN.
      • Sempervivum wulfenii subsp. wulfenii, (vidu la foton)
    • Sempervivum zeleborii SCHOTT
  • Sekcio Jovibarba:
    • Sempervivum globiferum L.
      • Sempervivum globiferum subsp. allionii (JORD. & FOURR.) 'T HART & B.BLEIJ
      • Sempervivum globiferum subsp. arenarium (W.D.J.KOCH) 'T HART & B.BLEIJ
      • Sempervivum globiferum subsp. glabrescens (SABR.) M.Werner[12]
      • Sempervivum globiferum subsp. globiferum
      • Sempervivum globiferum subsp. hirtum (L.) 'T HART & B.BLEIJ
      • Sempervivum globiferum subsp. preissianum (DOMIN) M.WERNER[13]
      • Sempervivum globiferum subsp. lagarinianum (L.GALLO) R.Stephenson[14]
    • Sempervivum heuffelii SCHOTT

Hibridoj Krome estas priskribitaj jenaj hibridoj:

  • Sempervivum × alidae
    artefarita hibrido de Sempervivum wulfenii kaj Sempervivum grandiflorum
  • Sempervivum × barbulatum
    natura hibrido de Sempervivum arachnoideum kaj Sempervivum montanum
  • Sempervivum × barbulatum subsp. etruscum
    natura hibrido de Sempervivum arachnoideum kaj Sempervivum montanum[15]
  • Sempervivum × christii
    natura hibrido de Sempervivum grandiflorum kaj Sempervivum montanum
  • Sempervivum × fauconnettii[16]
    natura hibrido de Sempervivum arachnoideum kaj Sempervivum tectorum
  • Sempervivum × feigeanum[9]
    hibrido de Sempervivum davisii kaj Sempervivum staintonii
  • Sempervivum × fimbriatum
    natura hibrido de Sempervivum arachnoideum kaj Sempervivum wulfenii
  • Sempervivum × funckii
    supozeble natura hibrido de Sempervivum arachnoideum, Sempervivum montanum kaj Sempervivum tectorum
  • Sempervivum × giuseppii
    natura hibrido de Sempervivum arachnoideum kaj Sempervivum cantabricum
  • Sempervivum × hayekii
    natura hibrido de Sempervivum grandiflorum kaj Sempervivum tectorum
  • Sempervivum × morellianum
    hibrido de Sempervivum arachnoideum kaj Sempervivum calcareum
  • Sempervivum × nixonii
    artefarita hibrido de Sempervivum globiferum kaj Sempervivum heuffelii
  • Sempervivum × praegeri
    hibrido de Sempervivum leucanthum kaj Sempervivum marmoreum
  • Sempervivum × rupicola
    natura hibrido de Sempervivum montanum kaj Sempervivum wulfenii
  • Sempervivum × stenopetalum
    natura hibrido de Sempervivum montanum kaj Sempervivum tectorum
  • Sempervivum × vaccarii
    natura hibrido de Sempervivum arachnoideum kaj Sempervivum grandiflorum
  • Sempervivum × versicolor
    hibrido de Sempervivum marmoreum kaj Sempervivum ruthenicum
  • Sempervivum × wolfianum
    hibrido de Sempervivum arachnoideum, Sempervivum grandiflorum, Sempervivum montanum kaj Sempervivum tectorum
Thumb
ilustraĵo de kopio de Kräuterbuch(herba libro) de Johannes Hartlieb, ĉ. 1470
Thumb
ilustraĵo de „Groß Haußwurtz“ (Sempervivum tectorum) en Leonhart Fuchs New Kreüterbuch de 1543.
Thumb
ilustraĵo de la sempervivo (Sempervivum tectorum

Uzado kaj kultivaroj

Specioj kaj kultivaroj de sempervivo estas ofte plantitaj sur muroj kaj uzataj kiel tegmentverdigado. Plej ofte estas uzata Sempervivum tectorum kaj ties kulturvarioj.

Thumb
’Carlotta’
Thumb
’Blauer Ritter’
Thumb
’Silverine’

La unuaj bredaĵoj estis el la jaro 1920[17]. Intertempe ekzistas pli ol 7000 kultivaroj. [18]

Literaturo

  • Henk 't Hart, Bert Bleij, Ben Zonneveld: Sempervivum. In: Urs Eggli (Hrsg.): Sukkulenten-Lexikon. Crassulaceae (Dickblattgewächse). Eugen Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN 3-8001-3998-7, S. 347–365.
  • Henk 't Hart, Urs Eggli: Evolution and Systematics of the Crassulaceae, Backhuis Publishers, Leiden 1995, ISBN 90-73348-46-3.
  • Thomas Junghans: Die Hauswurz – immer lebend auf Fels kaj Stein. In: Pharmazie in unserer Zeit. Band 31, Nummer 1, 2002, S. 112–115-
  • Fritz Köhlein: Freilandsukkulenten. Hauswurz, Fetthenne & Co. Eugen Ulmer, Stuttgart 2005, ISBN 3-8001-4603-7.
  • Philipp Neeff, H. Kutzelnigg, G. B. Feige: Felduntersuchungen der Gattung Sempervivum s. l. in den Alpen. In: Kakteen kaj andere Sukkulenten. Band 54, Nummer 6, 2003, S. 143–152.
  • Philipp Neeff: Verbreitung der Gattung Sempervivum Linnaeus in den Alpen. In: Kakteen kaj andere Sukkulenten. Band 54, Nummer 7, 2003, S. 191–194.
  • Philipp Neeff, H. Kutzelnigg, G. B. Feige: Sempervivum-Hybriden in den Alpen. In: Kakteen kaj andere Sukkulenten. Band 54, Nummer 8, 2003, S. 202–206.
  • Philipp Neeff: Beiträge zur Taxonomie der Gattung Sempervivum L. (Crassulaceae) unter besonderer Berücksichtigung der in Kleinasien vorkommenden Sippen. Unveröffentlichte Dissertation, Universität Duisburg-Essen 2005 (PDF Arkivigite je 2014-01-11 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Philipp Neeff: Beiträge zur Taxonomie der Gattung Sempervivum (Crassulaceae) unter besonderer Berücksichtigung der in Kleinasien vorkommenden Sippen. In: Schumannia. Band 5, 2008, S. 5–98, ISBN 978-3-89995-485-2.
  • Manuel Werner: Hauswurz-Arten der Alpen. Sempervivum kaj Jovibarba. In: Avonia. Band 28, Nummer 4, 2010.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.