From Wikipedia, the free encyclopedia
Sekherbejo aŭ sekrazeno estas seka kaj nutraĵmalriĉa kaj speciriĉa herbejo. Ĝi estas falĉata regule por gajni fojno,. Parte ĝi estas ankaŭ paŝtata en aŭtuno. Sen uzado tiaj areoj en Mezeŭropo post certa tempo krekus arbojn kaj ĝi iĝas arbaroj. Naturaj sekherbejoj en Eŭropo nur troviĝas en apudriveraj zonoj kaj rokŝtupoj interne de la Alpoj.Ekzistas pruvoj, ke ekde la bronza epoko kaj precipe ekde la romia epoko homoj uzis sekajn areojn por rikolti fojnon. Dum la alta mezepoko tiu uztipo estis tre disvastigata. El tio evoluiĝas tre specioriĉa biotopa tipo, kiu baziĝas sur homa kulivado.
Kun pli ol 100 plantspecioj po aro kaj ĝis 1000 insektaj specioj la sekherbejoj apartenas al la plej specioriĉaj vivejoj en Mezeŭropo. Ili hodiaŭ estas tre minacataj pro la agrikultura intencivigo kaj fino de uzado. La unua degenera ŝtupo pro nutraĵaldono estas duonseka herbejo. Speciale signifa estas la rezigno de sterkado. Gravaj estas krome la datoj de la falĉado. La falĉtekniko fine decidas, ĉu certaj bestpopolacioj (ekzemple ortopteroj) havas supervivŝancon: Falĉilo kaj simpla traba falĉmaŝino kompare kun rotacia falĉmaŝino aŭ fojnorkoltatoro estas idealaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.