From Wikipedia, the free encyclopedia
El Ceibal, konata ankaŭ kiel Ceibal (aŭ Seibal, en angla kaj germana), estas arkeologia kuŝejo de la majaa civilizacio de la Klasika Periodo, borde de la rivero La Pasión en la Departemento Peten en Gvatemalo. Ĝi estis la majaa urbo plej granda de la baseno de la rivero La Pasión.[2]
Ceibal | ||
---|---|---|
setlejo, arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 16° 30′ 42″ N, 90° 3′ 40″ U (mapo)16.511666666667-90.061111111111 | |
Ceibal | ||
Vikimedia Komunejo: Seibal [+] | ||
Ceibal estas vorto de la hispana lingvo kiu signifas "loko de multaj ceiboj", tio estas cejbejo, reference al la nomo de kampadejo de arbohakistoj ĉe la ruinoj kiam tiuj estis malkovritaj al la scienco. La publikaĵoj en germana kaj angla kutime uzas la nomon "Seibal". Tiu literuma ŝanĝo rilatas al publikaĵo de Teoberto Maler en 1908, kiu uzis germanlingvan literumadon kun dekomenca "s".[3][4][5][6]
Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en sia florpinto, en la Malfrua Antaŭklasika Periodo, El Ceibal havis totale preskaŭ 10 000 loĝantojn, el kiuj 1600 loĝis en la urbocentro kaj 8000 loĝis en la ĉirkaŭaĵoj.[7]
Post la deĉifrado de la majaa skribo oni povis klarigi detale la kronografio de la diversaj regantoj en la diversaj periodoj ĝis la dekadenco.
Temas pri tre ampleksa komplekso kun tre diversaj strukturoj, palacoj, temploj, malkutima (en la areo) cirkla strukturo, pavimitaj ŝoseoj, pilkoludejo, 21 steleoj, ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.