Schwarzburg
komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Schwarzburg [ŝvarcburk] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 492 loĝantojn.
Remove ads
Remove ads
Gefiloj kaj homoj rilataj al Schwarzburg
- Florenz Friedrich Sigismund, juristo kaj poeto
Dinastio Schwarzburg
La urbo estis origino de la samnoma dinastio Schwarzburg, kiu dum jarcentoj regis plurajn malgrandajn princlandojn en la areo de la hodiaŭa Turingio, specife Schwarzburg-Rudolstadt kaj Schwarzburg-Sondershausen.
Vidindaĵoj
- Kastelo Schwarzburg
- Schwarza (rivero)
- Trippstein, belvidejo tre renomita
- Vala kirko, kiun frekventas ankaŭ biciklistoj
![]() historia mueleja segejo |
![]() tipaj lokaj trabfakaj domoj |
![]() |
![]() domo Kaisersaal en la kastelo |

la "vala kirko"
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads