komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Schluein | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 47′ 24″ N 9° 13′ 48″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 486 |
Areo | 4,79 km² |
Alteco | 762 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7151 |
Komunumkodo | 3582 |
Schluein (oficiala germanlingva nomo ĝis 1983 estis 1983 Schleuis) estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 486 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Schuein situas norde de la Antaŭa Rejno, kiu formas la sudan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Casanova, Schluein kaj Falerin.
Schluein limas en nordo al Falera, en oriento al Sagogn, en sudo al Castrisch, en sudokcidento al Ilanz, en okcidento al Ruschein, kaj en nordokcidento al Ladir.
Tra Schluein pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Tamins tra Ilanz al la Oberalppasejo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Koiro tra Laax al Ilanz.
Falerin estis menciita la unuan fojon en la jaro 831 kiel Falerunae, dum la unua dokumenta mencio de Schluein datiĝas el la jaro 1298 kiel Sluwen.
Sur la komunuma teritorio troviĝas prahistoria kultejo kun du megalitoj el la 2-a jarmilo antaŭ Kristo.
De mezepoko ĝis 1803 Schluein estis sub la regado de la mastroj de Burgo Löwenberg. La origina Burgo Löwenberg la 14-an de aprilo 1889 komplete bruliĝis. La episkopa orfejo, kiu ek de 1851 havis sian sidejon en la burgo translokiĝis al nova konstruado sudokcidente de la malnova burgo, kiu estis konstruita el ties ŝtonoj. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.