From Wikipedia, the free encyclopedia
La preĝejo Sankta Hripsime (armene Սուրբ Հռիփսիմէի եկեղեցի) estas unu el la plej antikvaj ekzistantaj preĝejoj en Armenio. La preĝejo estis konstruita de la Katolikoso Komitas sur la origina maŭzoleo konstruita de la Katolikoso Sahak la Granda en la jaro 395 p.K. kiu enhavis la restaĵojn de la martirigita Sankta Hripsime al kiu la preĝejo estis dediĉita. La strukturo estis kompletigita en la jaro 618 p.K[1]. Ĝi estas konata pro sia bonkvalita kaj modela armena arkitekturo de la klasika periodo, kiu poste influis multajn aliajn armenajn preĝejojn. Tiu preĝejo kune kun aliaj proksimaj estas Monda heredaĵo de Unesko, kaj troviĝas en la urbo Eĉmiadzin. La preĝejo Sankta Hripsime sidas sur la restaĵoj de pagana strukturo kaj ankaŭ la ejo kie la sanktulino estis martirigita dum la tempo de la konvertiĝo de Armenio al Kristanismo en la jaro 301 p.K[2].
Preĝejo Sankta Hripsime | ||
---|---|---|
armene Սուրբ Հռիփսիմէի եկեղեցի | ||
kristana preĝejo, kultura havaĵo [+] | ||
Ŝtato | Armenio | |
Koordinatoj | 40° 10′ 1″ N, 44° 18′ 35″ O (mapo)40.16701944444444.309638888889 [+] | |
Longo | 22,8 m | |
Larĝo | 17,7 m | |
Stilo | Armena | |
Finkonstruo | 618 aktuala konstruaĵo | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Jaro | 2000 (24) | |
Numero | 1011 | |
Regiono | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Kriterioj | ii, iii | |
Preĝejo Sankta Hripsime | ||
Vikimedia Komunejo: St. Hripsime church, Vagharshapat [+] | ||
Helenisma templo, simila al la Templo de Garni kaj dediĉita al pagana diino, staris en la loko de la preĝejo antaŭ la kvara jarcento. Dum elfosadoj en 1958 la fundamento de monumenta ŝtona konstruaĵo kun helenismaj ornamaĵoj troviĝis sub la subtena kolono.
Hripsime, kune kun la abatino Gajane kaj 38 nenomitaj monaĥinoj, estas tradicie konsiderataj la unuaj kristanaj martiroj en la historio de Armenio. Ili estis persekutitaj, torturitaj kaj fine mortigitaj de reĝo Tiridato la 3-a de Armenio. Laŭ la kronikisto Agatangelos, post konvertiĝo al kristanismo en 301, Tiridato kaj Gregorio la Iluminanto konstruis martirejon dediĉitan al Hripsime en la loko de ŝia martireco, kiu estis duone entombigita subtere. Elfosadoj ĉirkaŭ la preĝejo malkovris restaĵojn de pluraj torturitaj virinoj entombigitaj en frua kristana maniero, kiuj, laŭ Agop Jack Hacikyan, "tio ŝajnas subteni la historion de Agatangelos". En 395 patriarko Sahak Partev rekonstruis aŭ konstruis novan martirejon, kiu estis detruita de Ŝapuro la 2-a de la Sasanida Imperio en la 360-aj jaroj[3].
La nuna konstruaĵo estis starigita dum la regado de Katolikoso Komitas (615-628), laŭ raporto pri tiutempa kronikisto Sebeos kaj du surskriboj, unu sur la okcidenta fasado kaj la alia sur la orienta absido. Ĝi anstataŭigis la pli fruan maŭzoleon de Hripsime. La preĝejo, laŭ pluraj fakuloj, plejverŝajne estis finkonstruita en la jaro 618. La kupolo estis verŝajne reestigita en la 10-a aŭ 11-a jarcentoj, kvankam kelkaj erudiciuloj argumentis, ke ĝi estas la originala konstruo de la 7-a jarcento[4].
La preĝejo estis dekadenca kaj forlasita komence de la 17-a jarcento. Laŭ surskribo sur la okcidenta fasado, la preĝejo estis renovigita fare de Katolikoso Filipo, en 1653. Sub ĝia strukturo malferma nartekso (gavito) estis starigita antaŭ la okcidenta enirejo. Sonorilturo estis konstruita sur la nartekso en 1790 sub la strukturo de la Katolikoso Lukas la 1-a de Karin.
En 1776 la preĝejo estis fortikigita per brika muro kaj turoj sur la anguloj de la Katolikoso Simeono la 1-a de Erevano. En 1880 la orientaj kaj sudaj muroj estis konstruitaj el glate hakita ŝtono.
La preĝejo spertis konsiderindan renovigon en 1898. Ĝiaj fundamentoj estis fortigitaj kaj la tegmento kaj kupolo estis riparitaj en 1936. En 1958 gipso estis forigita de la internaj muroj kaj la interna planko estis mallevita. La belfrido estis renovigita en 1987[5].
Preĝejo Sankta Hripsime estas kupolhava tetrakono, enfermita en rektangulo, kun du angulaj niĉoj ĉe la norda kaj suda flanko. Germana arthistoriisto Wilhelm Lübke skribis ke la preĝejo estas konstruita sur "plej komplika vario de la krucoforma bazo."
La monumenta ekstero de la preĝejo estas "konsiderata unu el la grandaj atingoj de mezepoka armena arkitekturo". Ĝi estis priskribita kiel "gemo de armena arkitekturo" kaj "unu el la plej kompleksaj komponaĵoj en armena arkitekturo". Kune kun la preĝejo Sankta Gajane, ĝi staras kiel "modelo de la severa beleco de frua armena eklezia arkitekturo"[6].
La preĝejo ne estas la plej frua ekzemplo de ĉi tiu arkitektura formo, tamen la formo estas vaste konata en arkitektura historio kiel "Hripsime-tipo" ĉar la preĝejo estas la plej konata ekzemplo de la formo. Ĝi ankaŭ estis diverse nomita "Ĝvari-speca" aŭ "Ĝvari-Hripsime-speca" por Ĝvari en Kartvelio[7].
Rimarkindaj preĝejoj kun similaj planoj inkluzivas la Preĝejon Sankta Johano de Avan (6a jarcento), Preĝejon Sankta Georgo de Garnahovit, Preĝejon de la Sankta Kruco de Soradir (6a jarcento), Monaĥejon de la Sanktaj Tradukistoj de Ajgeŝat (7-a jarcento), Katedralon de la Sankta Kruco de Aĥtamar (10-a jarcento), kaj la preĝejon de Varagavank (11-a jarcento). La arkitektura formo ankaŭ troviĝas en najbara Kartvelio, kie ekzemploj inkluzivas la preĝejon Ateni Sioni (7-a jarcento), monaĥejon Ĝvari (7-a jarcento), kaj monaĥejon Martvili (10-a jarcento)[8] .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.