sanktula patrono de la urbo Parenzo / Poreč en Istrio, nuna Kroatio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Maŭro, latine Maurus de Parentium, estas la patrono de la kroatia urbo Poreč, nomita Parentium en romaj tempoj. La kristana eklezio ekzistis en Istrio ekde la tempoj de la fruaj kristanaj martiroj. Sankta Maŭro estis la unua episkopo de Parentium kaj la diocezo Istrio kiu suferspertis martiran morton fine de la 3-a jarcento. En la 5-a jarcento en la urbo konstruiĝis baziliko kie la relikvoj de la sanktulo, nun la patrono de la urbo, estas konservitaj en votiva kapelo. Li estas montrita sur mozaiko de la bazilika apsido kun martira krono en la mano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.