Sankta Juliano (france Saint Julien, itale San Giuliano, hispane San Julián, portugale São Julião) rilatas al kristanaj sanktuloj.
- Juliano de Sora († ĉ. 140), martirigita en Sora (romia provinco Italia, regiono Latio)
- Juliano de Emesa († 284/312), martirigita en Emesa (nun Homs, romia provinco Syria)
- Juliano de Antinoopoliso († ĉ. 304), martirigita en Antinoopoliso (romia provinco Aegyptus, do antikva Egiptio)
- Juliano de Brivas († ĉ. 304), martirigita en Brivas (nun Brioude, en unu el la 3 romiaj provincoj de Gaŭlio, regiono Aŭvernjo)
- Juliano de Antioĥio († 305/311), martirigita en Antioĥio (romia provinco Syria, nun Antakya, ekde 1939 en Turkio)
- Juliano de Suindinum († 348), episkopo de Suindinum (nun Le Mans, romia provinco Gallia Lugdunensis)
- Juliano de Toletum (ĉ. 652–690), ĉefepiskopo de Toletum (nun Toledo, regno de Visigotoj, posteulo de la romia provinco Hispania Tarraconensis)
- Juliano la gastiganto (latine Julianus Hospitator), legenda sanktulo de la 7-a jarcento
- Juliano de Kvenko (1127–1208), episkopo de Kvenko (Reĝlando Kastilio/Almohada Imperio)