kristana sanktulino de la 3-a jarcento From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Barbara estas kristana sanktulino, patrono de ministoj kaj artilerianoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barbara |
Sankta | ||
Barbara | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Βαρβάρα | ||
Naskiĝo | 3-a jarcento en Nikomedio en Malgrandazio aŭ Heliopolo en Libano, la nuna Baalbek | |
Morto | 3-a/4-a jarcento en Nikomedio | |
Mortis per | Senkapigo vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Profesio | ||
Okupo | miraklisto malliberulo vd | |
Aktiva dum | 3-a jarcento–4-a jarcento vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 4-a de decembro | |
Atributoj | palma branĉeto, turo, libro, kaliko | |
Patroneco | fajrestingistoj, ministoj, artilerianoj kaj iuj loĝlokoj kiel Paternò aŭ Rovito | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi apartenas al la “14 helpantoj en mizero“.
La vivo de sankta Barbara ne estas historie dokumentita, tial en 1969 ŝi estis forigita el la listo de la Ĝenerala Roma Kalendaro kaj ne de la listo de katolikaj sanktuloj. Laŭ tradicio ŝi estas martiro, kiu vivis en Nikomedio (nuna Izmito) en Malgrandazio. La fontoj diverĝas en tio, ĉu ŝi ankaŭ naskiĝis tie aŭ en Heliopolo en Libano, la nuna Baalbek. Ŝia festotago estas la 4-a de decembro.
En tiu tago multaj katolikoj tranĉas branĉeton kun flor-burĝonoj de arbo kaj metas ĝin en vazon, por ke la floroj malfermiĝu je kristnasko. Tiu kutimo verŝajne venas de la atributoj de S-ta Barbara, kiuj estas palma branĉeto, turo, libro kaj kaliko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.