From Wikipedia, the free encyclopedia
Sangrio (hispane sangría IFA:[sanˈɡɾia]) estas hispandevena refreŝiga drinkaĵo farita el ruĝa vino, oranĝa suko kaj pecoj de fruktoj. Oni povas sukeri ĝin per sukero aŭ mielo, kaj almeti brandon (rumon, likvoron...) Ĝi estas drinkata ĉefe dum festoj kaj publikaj amuzadoj.
Ĝia hispana nomo devenas el ĝia ruĝa koloro : en la hispana : sangre = sango, kaj sangria = sangeltiro, flebotomio.
Estas konsilinde lasi la fruktojn maceri kelkajn tagojn en sukera vino, en fridujo, sed almeti la brandon tuj antaŭ servi.
Per sangrio oni tre facile ebriiĝas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.