Sancarlone
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La San Carlone aŭ Sancarlone aŭ Koloso de San Karlo Borromeo estas granda bronza statuo, starigita inter 1614 kaj 1698, ĉe Arona, Piemonto, Italio.
Sancarlone | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 45° 46′ 13″ N, 8° 32′ 36″ O (mapo)45.770277788.54333333 | ||||
Materialo | kupro, granito, bronzo [+] | ||||
Poŝtkodo | 28041 [+] | ||||
Sancarlone | |||||
Vikimedia Komunejo: Colossus of Saint Charles Borromeo [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ĝi estis konstruita sur monteto rigarde al la Lago Maggiore ĉe la praula kastelo de la familio Borromeo. Serio de kapeloj estis planitaj dokumentante la vivon de la sanktulo, formante sanktejan monteton por religia meditado kaj venerado. Nur tri estis eventuale konstruitaj.
La statuo estis dezajnita de Giovan Battista Crespi, nomita Il Cerano, sed starigita de Siro Zanella de Pavia kaj Bernardo Falconi de Lugano. Ĝi estis komencita en 1614, tuj post la kanonigo de Karlo Borromeo. La 23.4 metrojn alta statuo estis finigita per folioj de martelita kupro. Ĝi staras sur piedestalo el granito, 11.7 metrojn alta. La interno povas esti alirita tra mallarĝaj ŝtuparoj, kiuj permesas la vizitantojn rigardi tra la okuloj kaj la oreloj de la statuo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.