From Wikipedia, the free encyclopedia
San Pedro de Ceque [sanPEdro deZEke] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono.
San Pedro de Ceque | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49628 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 429 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 3′ N, 6° 4′ U (mapo)42.043055555556-6.0736111111111 [+] | ||
Alto | 757 m [+] | ||
Areo | 49 km² (4 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Pedro de Ceque [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 49,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 437 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 116 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis parto de la Regno Leono, poste ĝi apartenis al la Graflando de Benavente.
Plej grava enspezofonto estis agrikulturo (cerealoj kaj vitoj) kaj brutobredado (kverkarbaroj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (vinkeloj, naturaj areoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.