Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
San Fernando del Valle de Catamarca (pli longe Catamarca) estas urbego kaj diocezo en nordokcidenta Argentino en provinco Katamarkio, kie estas ties ĉefurbo.
San Fernando del Valle de Catamarca | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Argentino komunumo urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | K4700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 159 139 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 399 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 28′ S, 65° 47′ U (mapo)-28.468611111111-65.779166666667 [+] | ||||
Alto | 500 m [+] | ||||
Areo | 399 km² (39 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Fernando del Valle de Catamarca [+] | |||||
Catamarca situas sur montetaro laŭ rivero ĉe piedoj de Andoj. Santiago del Estero (urbo) troviĝas 167, San Miguel de Tucumán 192, Kordobo (Argentino) 361, Saltaurbo 411, Mendoza (urbo) 570, Resistencia 677, Corrientes (urbo) 692, Rosario 699, Formosa (Formosa) 793, Bonaero 958, Posadas (Argentino) 980, La Plata 1032, Mar del Plata 1307 km.
En 1558 hispanoj fondis tie ĉi vilaĝon, kies nomo estis Londres. Ĝi ne estis stabila aŭ konstanta vilaĝo ĝis 1683. Post 5 jaroj la fervoja linio jam atingis la vilaĝon. En 1694 la loko iĝis pli grava, kiu defendis kontraŭ atakoj de indianoj, krome kirko kaj franciskana monaĥejo konstruiĝis. En la sekvaj jarcentoj la evoluo estis malrapida.
En Catamarca oni okupiĝas pri agrikulturo spite tion, ke irigacio necesas. En la ĉirkaŭaĵo oni kreskigas fruktojn, vinberojn kaj kotonojn, sed gravas ankaŭ la brutobredado. En la urbo oni prilaboras la nutraĵojn, la plej menciinda estas produktado de vinoj. Ankaŭ minejoj funkcias, kie oni minadas orojn, arĝentojn, kuprojn kaj stanojn.
En Catamarca la averaĝa temperaturo varias inter 14-28 °C, sed en decembro kaj januaro tio estas 34 °C (la rekordo estis 43 °C), en junio kaj julio 4 °C. Jare pluvas po 459 mm.
Apud Catamarca internacia flughaveno, en la urbo mem impona finhaltejo por aŭtobusoj funkcias.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.