San Bartolo estas loko de la antikva majaa civilizo. Ĝi situas en la departamento El Petén de Gvatemalo, nordoriente de Tikal.
San Bartolo | ||
---|---|---|
Majaa loko en Gvatemalo [+] | ||
Koordinatoj | 17° 33′ 6″ N, 89° 24′ 32″ U (mapo)17.55167-89.40889 | |
Horzono | UTC-06:00 [+] | |
San Bartolo | ||
Vikimedia Komunejo: San Bartolo (Maya site) [+] | ||
La loko
La majaaj ruinoj entenas ĉirkaŭ 24 m-an piramidon kaj reĝan tombejon.
La piramido estis konstruata ĉirkaŭ 300 a.K. kaj estis kompletigitaj en 50 p.K.. La lokon malkovris teamo de William Saturno el Universitato Harvard en 2001. La elfosado komenciĝis en marto de 2003.
Oni ekzamenis murpentraĵojn kaj pruviĝis per karbon-datuma metodo, ke ili estis pentritaj en 100 a.K.. La pentraĵoj montras la estiĝon de la majaa kosmo, scenojn, la Maizan dion. La sekvaj majaaj murpentraĵoj estas el la 8-a jarcento.
La scenoj de la murpentraĵoj prezentas ankaŭ la estiĝon de la majaa reĝlando, ties dian devenon.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- https://web.archive.org/web/20051216100140/http://www.voanews.com/english/2005-12-14-voa1.cfm
- http://www.peabody.harvard.edu/SanBartolo.htm Arkivigite je 2009-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://news.nationalgeographic.com/news/2005/12/1213_051213_maya_mural.html
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.