komunumo en la departemento Loire (Luaro) de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
La urbo Sankta-Stefano, ankaŭ nomata San-Stefano[1], france Saint-Étienne, estas la prefektejo de la franca departemento Loire kaj la kultura centro de la geografia regiono Forezo. Ĝi situas en sudorienta Francio, 450 kilometroj sude de Parizo kaj 60 kilometroj okcidente de Liono. La regiono apartenas geografie al la orienta bordo de la regiono Massif Central. Proksime de la urbo oni trovas norde la ebenaĵon Plaine du Forez kaj sude la montaron massif du Pilat. La urbo situas averaĝe 516 m super la marnivelo. La riverego Luaro kiu donis la nomon de la departemento trovigas 10 kilometrojn for de la urba centro. La rivero kiu transpasas la urbon, le Furan, estas tute kovrita dum sia vojo en la urbo.
Sankta-Stefano | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
INSEE kodo | 42218 [+] | ||||
Poŝtkodo | 42100 • 42000 • 42230 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 172 718 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 160 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 26′ N, 4° 23′ O (mapo)45.4338888888894.3897222222222 [+] | ||||
Alto | 515 m [+] | ||||
Areo | 79,97 km² (7 997 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Étienne [+] | |||||
Sankta Stefano havis 180 210 loĝantojn en 1999 kaj la tuta urbaro entenas 350 000 homojn.
La esperanta klubo de Sankta Stefano estis kreita en 1904.
La nomo de Sankta Stefano aperis unuafoje en libroj dum la 11-a jarcento (vidu Sankta Stefano). La urbo reale komencis kreski je la 15-a jarcento kiam ĝi fariĝis grava centro, kie oni produktis armilojn (unue klingarmiloj kaj poste pafarmiloj). Ekde la 16-a jarcento, disvolviĝis la pasamentaĵan industrion. Je la komenco de la industria revolucio, ankaŭ metalurgiaj fabrikejoj estis kreitaj pro la ĉeestanto de karbaj minejoj en la subgrundo de Sankta Stefano.
Longtempe, Sankta Stefano ne estis grava urbo. Administre, ĝi nur fariĝis la administra centro de la departemento Loire en la jaro 1855. Antaŭe, estis la urbo Feurs (1790-1795), kaj poste la urbo Montbrison (1795-1855), kiuj akceptis tiun situacion.
La unua franca trajna vojo estis konstruita, en 1823, inter Sankta Stefano kaj Andrézieux. Ĝi estis uzata por kunporti la karbon de la minejoj ĝis la bordoj de la riverego Loire.
En 1830, Thimonnier inventis la unuan steb-maŝinon ĉi tie.
Ekde la 1-a de januaro 2016 Sankta-Stefano kaj ĝia departemento Loire estas inkluditaj en la administracia regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj.
Ekzistas loka dialekto "gaga" kiu estas ankoraŭ parolata. Ĝi ne povas esti konsiderata kiel lingvo ĉar ĝi ne havas specifan gramatikon. Tamen, la vortotrezoro estas tre riĉa kaj la akcento tre tipa.
En la urbo Sankta Stefano troviĝas kelkaj interesaj muzeoj.
La muzeo pri moderna kaj nuntempa arto. Internacia ejo kiu prezentas modernajn artaĵojn. Ĝi posedas la duan artan kolekton en Francio post la centro Georges Pompidou en Parizo.
La muzeo pri arto kaj industrio
La muzeo de la minejo
La muzeo de la geamikoj de la malnova Sankta Stefano
Sankta Stefano posedas faman kaj popularan futbalan teamon: l'ASSE, per plena nomo AS Saint-Étienne. Ĝi superis la francan futbalan ĉampionkonkurson dum la 1970-a jaroj kaj je la komenco de la sekvanta jardeko. Oni kutime nomas la membrojn de la teamo la verduloj (les verts en la franca) kaj la stadionon Geoffroy Guichard la kaldrono (le chaudron en la franca).
Pli tipa sporto en Sankta Stefano estas la cerbatano. Kutime praktikata en la kafejoj, tiu sporto favoris la lukton kontraŭ la malsanoj kiuj tro ofte afektis la pulmojn de la ministoj. Pro tio, la estraroj de la minejoj subtenis tiun sporton.
Sankta Stefano rapide kreskis dum la tempo de la industria revolucio.
La urbo suferis la tri lastajn dekjarojn pro la ekonomia krizo. Ĉiuj minejoj fermiĝis kaj ankaŭ multaj industriaj fabrikejoj. La procento da senlaboruloj multe kreskis kaj la personoj serĉis laboron en aliaj regionoj.
Sankta Stefano celas nun fariĝi impona centro pri la dezajno.
En Sankta Stefano, aŭ la aglomeraĵo, naskiĝis aŭ vivis la ĉi-sube personojn :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.