From Wikipedia, the free encyclopedia
Sahadevo aŭ Sajádeva estas rolulo de la Mahabarato (religia eposa teksto de la 3-a jarcento a.n.e.). Li estis la plej juna de la kvin fratoj Pandavoj (‘filoj de [la reĝo] Panduo’). Nakulo kaj Sahadevo estis ĝemeloj naskitaj de Madri ― dua edzino de la reĝo Panduo ―, kiu estis alvokinta la ĝemelajn diojn Aŝvinoj uzante la benon de la reĝino Kuntio.
La nomoj de la kvin fratoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio. Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.