Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Safrankapuĉa agelajo (Xanthopsar flavus aŭ Agelaius flavus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj, en la monotipa genro Xanthopsar aŭ enmetita en la plurspecia genro Agelaius.
Safrankapuĉa agelajo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Agelaius flavus (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ eĉ inonditaj herbejoj de malaltaj teroj kaj paŝtejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Tiu specio estas kazo de klara seksa duformismo, nome la masklo estas ĝenerale nigra kun tre rimarkinda flavaj markoj en ŝultroj kaj pugo, ĉiuj ege kontrastaj sur la nigra fono de flugiloj aŭ inter la tre nigraj dorso kaj vosto (de tie la latina scienca nomo flavus), dum la kapo estas safrankolora (de kie devenas la komuna nomo) same kiel la brusto kiu nuanciĝas al flava en ventro. La ino ne havas nigran koloron sed anstataŭe estas bruneca supre kaj la safrankoloro de kapo kaj brusto ne estas tiom markata,
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.