kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda From Wikipedia, the free encyclopedia
La 90-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2017 en Seulo, Sud-Koreio[1]. Temis pri la unua SAT-Kongreso en Azio kaj la tria ekstereŭropa post la kongresoj en Kanado (1973) kaj Brazilo (1988).
90-a SAT-Kongreso 2017 | ||
---|---|---|
Loko | Seulo, Sud-Koreio | |
Ekde | 29-a de julio 2017 | |
Ĝis | 5-a de aŭgusto 2017 | |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La kongreso okazis tuj post la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo. Fakte la kongresejo estis la hotelo Yakam Tourist Hotel en banloko de la okcidenta antaŭurbo Gimpo, tutproksime de la bordo de la Flava Maro. Utilis ke kongresejo, loĝado kaj manĝado okazis en la sama loko.
La Organiza Kongresa Komitato (OKK) formis:
Krom la kutimaj laborkunsidoj de la asocio, de la frakcioj kaj fakoj, okazis ankaŭ prelegoj pri Kandela Revolucio (Kang Hongu kaj Amelano Ĵo), Gugla Pasporto (Hiongun Kim), Esperanto Domo en Kreto (Annie Grente), nuklea akcidento en Fukuŝima kaj poste (Hori Yasuo), antropologio, kartografio kaj koloniismo (Gijermo Fians), korea literaturo (Rob Moerbeek), Esperanto kaj klasikaj lingvoj (Saioa Escobar), korea lingvo (Ho Song), memoro de Esperanto-movado (Xavi Alcalde) kaj tiel plu. Ekskursoj estis organizitaj al Seulo, Buyeo kaj insulo Ganghwa (de kie rigardeblis al Norda Koreio).
Distra fako estis je la zorgo de la folklora ensemblo korea "Espera Mondo", Sepa Asorti, Korflora Mandalo kaj de la teatraĵo "Malfermilo" de Victor Lanoux ludita de Saŝa Pilipoviĉ kaj Franciska Toubale (2a de aŭgusto).[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.