Süntel-fago

From Wikipedia, the free encyclopedia

Süntel-fago

Süntel-fago, Fagus sylvatica var. Suentelensis SCHELLE (1903) sin. Fagus sylvatica var. Tortuosa WILLKOMM (1887), estas malofta vario de la fago (Fagus sylvatica).

200-jaraĝa fago en la germana Lauenau.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Süntel-fago
Süntel-fago en Gremsheim apud Bad Gandersheim en la jaro 2003. Interrtempe ĝi grandparte estis
Süntel-fago en Gremsheim apud Bad Gandersheim en la jaro 2003. Interrtempe ĝi grandparte estis
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Dukotiledonaj
Ordo: Fagaloj, Fagales
Familio: Fagacoj, Fagaceae
Genro: Fagus, fago
Specio: F. sylvatica
Fagus silvatica, arbara fago
SCHELLE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

La Süntel-fago havas torditajn, kripligitajn, kunkreskintajn branĉojn kaj tre mallongan, torditan trunkon. La arbo kreskas pli horizontale ol vertikale. Ĝi fariĝas malofte pli ol 15 metroj. Kun siaj pendantaj branĉoj la fago formas tendosimilan, duongloban aŭ fungosimilan kronon. La kreskoformo estas hereda, la ekesto ankoraŭ ne konata.

Etimologio

La nomo „Süntel“-fago venis de la regiono Süntel, parto de la Weserbergland en la germana federacia lando Malsupra Saksio.

La „Süntel“-fago havas diversajn botanikajn nomojn, kiel tortuosa, suntalensissuentelensis kaj popolaj nomoj kiel Krause Buche (hirta fago), Krüppel-Buche (kripla fago), Schirm-Buche(ombrela fago), aŭ Schlangen-Buche (serpenta fago). Antaŭe ĝi ankaŭ nomiĝis sorĉistina lignodiabla fago.

Disvastigo

Süntel estas malgranda altejo norde de Hameln en Malsupra Saksio. Tie ekzistis meze de la 19a jarcento la plej granda arbaro de „Süntel“-fagoj en Eŭropo. Pro la komasacio la tuta areo de la 245 metrojn alta Westeregge inter Hülsede kaj Raden, estis senarbigita en 1843. Tiam la nombro de la „Süntel“ -fagoj malkreskis de kelkaj mil ekzempleroj al nur ĉ. cent. Nur malmultaj kreskejoj hodiaŭ havas malnovajn ekzemplerojn.

La plej grandaj „Süntel“-fagoj de Germanujo staras en la Berggarten Hannover kaj en Lauenau ĉe Deister. En Bad Nenndorf ĉe Deister ekzistas aleo de Süntel-fagoj, konsistante el preskaŭ 100 arboj, el tiuj du trionoj kreskis el draĵoj.

Malgranda grupo de pli aĝaj Süntel-fagoj ekzistas en Francujo („hêtre tortillard“), Danujo („vrange bøge“) kaj Svedujo ("vresboken"). Ankaŭ en Usono ekzistas kelkaj junaj Süntel-fagoj.

Similaj fagoj

Thumb
granda pendo-fago kaj juna „Süntel“-fago

La „Süntel“-fago-rezervejo ekzistas en Bad Münder.

Kreskoformoj

Thumb
“Süntel“-fago – sentrunka arbustoformo
Thumb
aleo de „Süntel“-fagoj en Bad Nenndorf

Tre simila faga subspecio estas la pendo-fago. Ĝi similas al „Süntel“-fago, sed estas malpli tordita kaj la branĉoj pendas pli multe.

Famaj ekzempleroj en Germanujo

Thumb
„Krause Buche“, lignogravuraĵo de 1890
Thumb
kronotegmento de „Süntel“-fagoj en la kastela parko Semper
Thumb
“Süntel“-fago apud Lauenau, 1907

Kelkaj eksterordinaraj „Süntel“-fagoj, kiuj atingis altan aĝon kaj havas belan kreskon fariĝis famaj naturmonumentoj.

"Sünte“- fagoj en Francujo

Thumb
“Süntel“-fago apud Sionne (Francujo)

„Süntel“-fagoj ekzistas ekzemple en la arbaro norde de la loko Sionne (departemento Vosges).

Ekzistas ĝis 800 ekzempleroj en Verzy (vidu Les Faux de Verzy).

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.