Sándor Kárpáti [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kárpáti Sándor estis hungara marksisma filozofo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Dávid ĝis 1942, poste Kindl ĝis 1957.
Sándor Kárpáti (marksisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de septembro 1930 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de novembro 2003 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto |
Kiel Sándor Dávid[1] naskiĝis la 2-an de septembro 1930 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de novembro 2003 en Budapeŝto.
Biografio
Kiel Sándor Kindl akiris licencon pri meblisto en 1948 en Sellye, poste li laboris en Budapeŝto. Li maturiĝis en 1952, fine li akiris filozofian diplomon en Universitato Lomonosov en 1957. Hejmenveninta li praktikadis jaron en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste li estis asistanto 2 jarojn. Inter 1960–1969 li instruis en la ideologia partia altlernejo, poste li estis altigita lektoro (1969–1972), poste docento ĝis fino de la socialismo (1990). Intertempe li kandidatiĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia esplorkampo estis teoriaj demandoj kaj ideologia ekzameno de la socialisma revolucio kaj la popolaj demokrataj revolucioj, la hungara influo de teorio de la revolucio de Lenino. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1957 kaj 1960. Li ricevis solan premion en 1965.
Elektitaj kontribuoj
- A szovjet filozófia fejlődése és feladatai az SZKP XXIII. kongresszusának fényében. (1962)
- A munkáshatalom népi demokratikus úton való megteremtésének elméleti kérdéseihez. (disertaĵo, 1971)
- A proletárdiktatúra államának történelmi tapasztalatai. (1984)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.